François Englert
François ENGLERT estas belga fizikisto, kiu naskiĝis la 6-an de novembro 1932 en Etterbeek. Li estis profesoro pri fiziko en la universitatoj de Bruselo kaj Telavivo.
En 2004 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.
La 8-an de oktobro 2013, François Englert ricevis la Nobel-premion pri fiziko kune kun Peter Higgs pro siaj klarigoj de la mekanismo de Brout-Englert-Higgs.
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.