For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Fondita sur roko. La filozofio de Spinoza post tri jarcentoj.

Fondita sur roko. La filozofio de Spinoza post tri jarcentoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fondita sur Roko :
La filozofio de Spinoza post tri jarcentoj
Fondita sur Roko : La filozofio de Spinoza post tri jarcentoj
Fondita sur Roko :
La filozofio de Spinoza post tri jarcentoj
Aŭtoro Albert Goodheir
Eldonjaro 1977
Urbo Glasgovo
Eldoninto Eldonejo Kardo
Paĝoj 38
ISBN 0 905149 04 1
vdr

Fondita sur Roko : la filozofio de Spinoza post tri jarcentoj [1] estas libro originale verkita en Esperanto. Ties aŭtoro estas Albert Goodheir. Eldonis ĝin Eldonejo Kardo el Glasgovo (Skotujo) en 1977.

Albert Goodheir tradukis sian studon anglen kiel Founded on a Rock, the Philosophy of Spinoza after Three Centuries (1977).

Citaĵo
 Libroj originale verkitaj en Esperanto pri filozofiaj temoj ne abundas, kaj mi dubas, ĉu ekzistas io simila al ĉi tiu treege interesa kaj bonstila verketo. Mi lernis multe el ĝi.
La doktrino de Baruĥ (poste Benedikto) Spinoza, kiun la sinagogo de Amsterdam solene kondemnis kaj malbenis kaj kies tombo troviĝis en kristana preĝejo, estis nek ateismo (kvankam liaj malamikoj ofte atakis lin kiel ateiston) nek teismo nek deismo nek panteismo en la ordinara senco de tiuj vortoj, sed io, kion oni kelkfoje nomis panenteismo ("ĉio en Dio").
D-ro Goodheir tre bone klarigis la filozofion mem, ĝian historian influon kaj ĝian nuntempan signifon.
Mi trovis nur kelkajn faktajn eraretojn. Spinoza ne estis 24-jara, kiam la sinagogo forpelis lin, sed nur 23-jara (li naskiĝis en novembro 1632 kaj oni ekskomunikis lin en julio 1656). La menonitoj ne estas "Nederlanda protestanta sekto", sed tiu religia movado komenciĝi en Svisujo kaj poste ricevis sian nomon laŭ la frisa-nederlanda pastro Menno Simonis. Mi dubas, ke Spinoza "lernis la italan lingvon". Se li konis la verkojn de Giordano Bruno, ili povis esti latinlingvaj.
D-ro Goodheir verkas en bela kaj eĉ eleganta Esperanto. Kelkaj novaj vortformoj kaj vortkunmetoj, kiujn li uzas, ŝajnas al mi tre trafaj : "maljam", "la ĉiomo", "kontraŭfalo" (anstataŭ "seniluziigo").
Eble iu leganto trovos la entuziasmon de la aŭtoro iom troa. En la titolo li diras, ke la filozofio de Spinoza estas "fundita sur roko" kompare al aliaj doktrinoj, kiuj estas "domo konstruita sur sablo" (p. VII).
Laŭ Goodheir "Spinoza estas kritikanto, ne parto de la filozofia tradicio de la Okcidento". Mi memoras similajn dirojn de aliaj aŭtoroj pri Giordano Bruno, Nietzsche kaj Kierkegaard kaj emas pensi, ke ilia unikeco - kiel la unikeco de Spinoza - estas relativa, ne absoluta. Sed mi ne kverelos pri tio. Se d-ro Goodheir ne havus tiom da admiro por Spinoza, li ne estus verkinta ĉi tiun libron - kaj tio estus bedaŭrinda. 
— majo 1979, William Solzbacher, Esperanto, numero 881(5), paĝo 91

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. literumita kiel "Fondita sur Roko. La Filozofio de Spinoza post Tri Jarcentoj" ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, paĝo 398

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Literaturo
Portala ikonoPortalo pri Filozofio
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Fondita sur roko. La filozofio de Spinoza post tri jarcentoj
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?