Kovrilo (plumo)
Plumokovrilo ĉe birdoj estas ĉiu el serio de plumoj, nome simple kovriloj, kiuj kiel ties nomo implicas, kovras aliajn plumojn. La kovriloj helpas mildigi aerpremon super la flugiloj kaj vosto.[1]
Flugilkovriloj
[redakti | redakti fonton]Flugilkovriloj estas de du grupoj: tiuj de la interna flugilo, kiuj kovras la duarangajn flugoplumojn, konataj kiel duarangaj kovriloj, kaj tiuj de la ekstera flugilo, kiuj kovras la unuarangajn flugoplumojn, konataj kiel unuarangaj kovriloj. Ene de ĉiu grupo, la plumoj formas nombron de linioj.
Vostokovriloj
[redakti | redakti fonton]La kovriloj de supra kaj duba nosto kovras la bazon de la vostoplumoj supre kaj sube. Foje tiuj kovriloj estas pli specializataj. La "vosto" de pavo estas fakte tre longaj supravostaj kovriloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Mullarney, Killian; Svensson, Lars; Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (1999) Collins Bird Guide. Londono: HarperCollins. ISBN 0-00-219728-6.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.