Fiŝkaptisto
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/BD-fishermen.jpg/220px-BD-fishermen.jpg)
Fiŝkaptisto estas tiu, kiu kaptas fiŝojn.
Fiŝisto estas pli ĝenerala termino, kiu povas signifi: fiŝkaptisto aŭ fiŝbredisto aŭ fiŝvendisto.
Historio
[redakti | redakti fonton]![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5e/Woodcut_of_a_fisherman_%2816th_century%29_075.gif/220px-Woodcut_of_a_fisherman_%2816th_century%29_075.gif)
Fiŝkaptado estis okupo jam el la unuaj homaj socioj.
La profesio de fiŝkaptisto estas ofte ligita al kasto aŭ iu specifa etno. Ekzistas ekzemple en okcidenta Afriko, laŭ la Niĝero, la fiŝkaptistpopolo de la Bozoj. Ankaŭ en Hindio ekzistas fiŝkaptistaj kastoj kaj popoloj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Ĉar dum jarmiloj fiŝkaptistoj kontribuadis al nutrado de la loĝantaro, oni ofte trovas ilin en literaraj verkoj. Tre konataj ekzemploj estas:
- Simon Petro en la Biblio,
- La maljunulo kaj la maro de Ernest Hemingway,
- Navigado en krizo de Gorch Fock pri la komenca industria germana fiŝkaptado je la fino de la 19-a jarcento,
- Moby Dick de Herman Melville.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.