For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Fiŝbredado.

Fiŝbredado

Fiŝbredujoj ĉe la Ferooj, Norda Maro.

Fiŝbredado estas fako de akvokulturo, kiu temas pri bredado de fiŝoj. Tia bredado okazas en ujoj parte aŭ tute fermitaj (basenoj plastaj aŭ betonaj, retegojkaĝegoj ktp.) aŭ en nesala akvo, aŭ rekte en la maro laŭspecie.

Fiŝkaptado estas komparebla al ĉasado de teraj bestoj kaj fiŝbredado al bredado de teraj bestoj. La fiŝoj restas en la bredejo dum la tuta vivciklo: kutime oni obtenas la fiŝovojn de la patrino en fiŝidejo kaj tenas la idojn tie dum tempo, kaj poste movas ilin al alia loko, kie oni provizas fabrikitan nutraĵon al ili kaj buĉas ilin, kiam ili atingas la deziratan grandecon.

Kontrolo de fiŝovoj.

Multaj fiŝspecioj estas tiel bredataj:

Elpremado de la ovoj de ĉielarka trutino

Diversaj metodoj por buĉi breditajn fiŝojn estas praktikataj, el kiuj multaj rezultigas longan suferon antaŭ la morto.

  • Elakvigo kaj sufokigo en aero. La procezo povas daŭri pli ol 15 minutojn antaŭ morto, kvankam la fiŝo ĝenerale perdas la konscion pli frue.[1]
  • Mergado de freŝakvaj fiŝoj en salan akvon.
  • Malvarmigado. Oni metas fiŝojn en preskaŭ glaciigitan akvon aŭ elakvigas ilin kaj metas ilin sur glacio. La fiŝoj perdas movkapablon kaj poste mortas pro manko de oksigeno. Tamen la fiŝoj restas konsciaj dum periodo, kiu povas daŭri longe, precipe ĉe specioj adaptiĝintaj al malvarma akvo, kaj la koncentro de kortizolo en la sango, korrapido, kaj konduto de la fiŝoj indikas, ke ili spertas maltrankvilegon. Ĉi tiu metodo estas ofte uzata en Brazilo.[2][3]
  • Venenado per CO2. Oni metas la fiŝojn en akvon saturitan per karbona dioksido la akvon per karbona dioksido por pliacidigi la sangon kaj tiel damaĝi la cerbon. La fiŝoj maltrankviliĝas dum ili veneniĝas, naĝante vigle kaj provante eskapi la ujon. La fiŝoj perdas movkapablon post 2-4 minutoj, sed restas konsciaj ĝis oni aplikas kroman procedon aŭ mortigas ilin.[4] Ĉi tiu metodo estas multe uzata, ekzemple en pluraj Eŭropaj landoj,[3] plejparte por salmoj kaj trutoj.[4]
  • Dumkonscia sensangigo. Oni elakvigas la fiŝojn, tenas ilin senmovaj, kaj tranĉas ilin por kaŭzi sangadon. La vunditaj fiŝoj baraktadas dum averaĝe kvar minutoj, kaj iuj siluroj ankoraŭ reagas al malplezuraj stimuloj post pli ol 15 minutoj.[5].
  • Mekanika senkonsciigo. Foje oni senkonsciigas fiŝojn forte frapante iliajn kapojn. Foje oni ankaŭ subite penetras la cerbon per pikilo aŭ pafas al la cerbo de grandaj fiŝoj. Tiuj metodoj, se sukcese praktikataj, kaŭzas tujan morton; tamen, se la buĉisto maltrafas la cerbon, kio facile okazas pro la baraktado de la maltrankvila besto, ili povas havi neniun efikon aŭ estigi suferigan, ne tuj mortigan vundon.[3]
  • Elektra senkonsciigo. Meti elektran fluon de la ĝusta forto dum sufiĉa tempo tra la cerbo povas rapide senkonsciigi fiŝon. Tio povas okazi post elakvigi la fiŝon aŭ enakve. Enakva elektrokuto estas malpli suferiga por la fiŝoj sed estas malfavorata de bredistoj pro tio, ke ĝi bezonas pli fortan fluon kaj povas esti danĝere por la buĉistoj.[6] Oni ne scias ĉu buĉistoj fakte uzas la optimumajn parametrojn por efika senkonsciigo[6], kaj se ili praktikas la metodon malĝuste, fiŝoj povas rekonsciiĝi tro rapide kaj esti konsciaj, kiam ili ricevas la sensangigan tranĉon.[7].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Benson, pp. 23.
  2. Yue, pp. 4.
  3. 3,0 3,1 3,2 (2021) “Welfare in Nile Tilapia Production: Dorsal Fin Erection as a Visual Indicator for Insensibility”, Animals 11. doi:10.3390/ani11103007. Alirita 5-an de decembro, 2021.. 
  4. 4,0 4,1 (2005) “Fish welfare and quality as affected by pre-slaughter and slaughter management”, Aquaculture International 13, p. 29–49. doi:10.1007/s10499-004-9035-1. Alirita 26-a de januaro 2014.. 
  5. Yue, pp. 6.
  6. 6,0 6,1 Yue, pp. 7.
  7. European Food Safety Authority 2004, pp. 22.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Fiŝbredado
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?