Ferenc Puskás (armeinĝeniero)
Ferenc Puskás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1848 en Peŝto |
Morto | 22-an de marto 1884 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | militinĝeniero oficiro entreprenisto |
Ferenc Puskás [ferenc puŝkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Puskás Ferenc estis hungara armeinĝeniero, negocisto. Lia nobela antaŭnomo estis ditrói. Lia frato estis Tivadar Puskás.
Ferenc Puskás [1] naskiĝis la 30-an de marto 1848 en Pest (urbo). Li mortis la 22-an de marto 1884 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Puskás frekventis lernejojn ĉefe en Vieno, kie li akiris diplomon. Post siaj studoj li iĝis oficiro, sed pro peto de sia frato li forlasis la armeon kaj ili kune establis telefoncentralojn ekde 1879 en la pli grandaj urboj en Hungarlando. Pro la multe da laboro li mortis frue, sed estas li, kiu instalis la unuan hungaran telefoncentralon.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.