Ferenc Gráf
Ferenc Gráf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1914 en Sopronbánfalva |
Morto | 2-an de decembro 1990 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | hematologo internisto universitata instruisto |
Ferenc Gráf, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gráf Ferenc estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj (internisto), hematologo kaj altlerneja instruisto.
Ferenc Gráf[1][2] naskiĝis la 26-an de aprilo 1914 en Sopronbánfalva (nuntempa urboparto de Sopron), li mortis la 2-an de decembro 1990 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Gráf maturiĝis en gimnazio en Sopron, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1939. Post la diplomo li praktikadis en la universitata kliniko, sed li ankaŭ kuracadis ankaŭ en la armeo, eĉ li akiris plian fakdiplomon pri internaj malsanoj en 1944. Lia rango altiĝis: li estis asistanto (1946–1957), lektoro (1957–1965), docento (1965–1969), profesoro (1969–1985), ankaŭ klinikestro (1973), katedrestro (1974–1985), kampusa fakultatestro (1973–1976). Intertempe li kandidatiĝis en 1965, li doktoriĝis en 1984 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome li akris hematologian diplomon en 1981. Li ricevis premiojn inter 1948-1988.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Rákbetegek ductus thoracicusainak vizsgálata. (1936)
- A vér és a vérképzőszervek betegségei. (parto el libro "Gyógyszertan és gyógyítás", 1956, 1959)
- A vérképzőrendszer diagnosztikája. (parto de studenta lernolibro, 1961, 5-a eldono: 1978)
- A vörösvérsejt-képződés humorális szabályozásának klinikai és kísérletes vizsgálata. (disertaĵo, 1964)
- Haematológia. (parto de enciklopedio, 1977)
- Patogenetikai szemlélet a klinikai hematológiában. Tud. tevékenység tézisszerű összefoglalása. (disertaĵo, 1982)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q126726290 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM56368/46a0d36a-9710-46e1-8d5a-9047b6b59a3c/solr/0/24/2/4/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.kozterkep.hu/23083/graf-ferenc reliefo kun bildoj
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.