For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Farrah Fawcett.

Farrah Fawcett

Farrah Fawcett
Persona informo
Mary Farrah Leni Fawcett
Naskonomo Farrah Leni Fawcett
Naskiĝo 2-an de februaro 1947 (1947-02-02)
en Corpus Christi, Teksaso,  Usono
Morto 25-an de junio 2009 (2009-06-25) (62-jaraĝa)
en Santa Monica, Kalifornio,  Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kojlorektuma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino
W. B. Ray High School (en) Traduki
Pershing Middle School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Farrah Fawcett
Familio
Patro James William Fawcett (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Pauline Alice Evans (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lee Majors (en) Traduki (1973–1982) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Ryan O'Neal (1979–2009) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Redmond O'Neal (en) Traduki
 ( Ryan O'Neal) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro
artisto
vidartisto
teatra aktoro
filmproduktoro
filmaktoro
modelo
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1969–2004 vd
Verkado
Verkoj Charlie's Angels vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Farrah Leni FAWCETT (denaske Ferrah Leni Fawcett;[1] 2a de Februaro, 1947 – 25a de Junio, 2009) estis usona aktorino. Kvarfoje nomumita por Premio Emmy kaj sesfoje por Ora Globo, Fawcett stariĝis al internacia famo kiam ŝi ludis protagonistan rolon en la unua sezono de la televida serio Charlie's Angels.

Fawcett ekkarieris en la 1960-aj jaroj aperante en reklamaĵoj kaj gastroloj en televido. Dum la 1970-aj jaroj, ŝi aperis en nombraj televidserioj, kiel en duarangaj roloj en Harry O (1974–1976), kaj en The Six Million Dollar Man (1974–1978) kun sia tiam edzo, kina kaj televida stelulo Lee Majors. Ŝia ikona afiŝo en kiu ŝi aperis vestanta ruĝecan banveston[2] estis vendita en ses milionoj da ekzempleroj en sia unua presjaro, kio fakte metis ŝin en la kategorio de seksosimbolo.

Charlie's Angels (La anĝeloj de Ch.), Fawcett la blondulino inter du brunulinoj.

La elrompa rolo en la kariero de Fawcett estis la rolo de privata esploristo Jill Munroe en Charlie's Angels, kie ŝi kunstelulis kun Kate Jackson kaj Jaclyn Smith. La serio plialtigis la tri aktorinojn al steluleco. Aperinte en la unua sezono de la serio en 1976, Fawcett decidis lasi Charlie's Angels, je kio ŝi estis anstataŭita de Cheryl Ladd. Ŝi poste revenis kiel invitita stelulino en ses epizodoj dum la tria kaj kvara sezonoj de la serio (1978–1980). Pro sia laboro en Charlie's Angels, Fawcett ricevis sian unuan nomumon al Ora Globo.

En 1983, Fawcett ricevis pozitivajn recenzojn pro sia ludado en la teatraĵo ĉe "Off-Broadway" (malgranda Broadvejo) nome Extremities. Ŝi estis poste elektita por ĝia kinversio en 1986 kaj ricevis nomumon al Ora Globo. Ŝi ricevis ankaŭ nomumojn al premio Emmy pro sia rolo kiel frapita edzino en The Burning Bed (1984) kaj pro sia portreto de la real-viva murdistino Diane Downs en Small Sacrifices (1989).

Ŝia laboro en la 1980-aj jaroj en televidaj filmoj havigis al ŝi kvar pliaj nomumoj al Ora Globo. Kvankam Fawcett frontis iome negativan gazettraktadon pro malfirma apero en The Late Show with David Letterman en 1997, ŝi ekhavis bonajn recenzojn tiun jaron pro sia rolo en la filmo The Apostle kun Robert Duvall.

En la 21-a jarcento, ŝi plue aktoris en televido, per roloj en situacia komedio Spin City (2001) kaj en la drama serio The Guardian (2002–2003). Pro tiu lasta, ŝi ricevis sian trian nomumon al premio Emmy. Filmoj de Fawcett estis Love Is a Funny Thing (1969), Myra Breckinridge (1970), Logan's Run (1976), Sunburn (1979), Saturn 3 (1980), The Cannonball Run (1981), Extremities (1986), The Apostle (1997), kaj Dr. T & the Women (2000).

  1. Ferrah Leni Fawcett. FamilySearch.
  2. Gresko, Jessica (2a de Februaro, 2011). "Farrah Fawcett's red swimsuit goes to Smithsonian". The Washington Post. Associated Press. Alirita la 16an de Novembro, 2013.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Farrah Fawcett
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?