For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for FDGB-Feriservoj.

FDGB-Feriservoj

La plezurkrozoŝipo Völkerfreundschaft de la Libera Germana Sindikataro
Kampejo en Prerow ĉe la Balta Maro, ĉ. 1975
Rekomendata antaŭvojaĝa mapstudado, 1949
Tambach-Dietharz, »Landhaus Falkenstein«, tranoktejo iam perita fare de FDGB-Feriservoj

FDGB-Feriservoj (germane FDGD-Feriendienst) estis institucio de la komunisma Libera Germana Sindikataro (FDGB) en GDR. Ĝia tasko estis la perado de subvenciitaj forpermesvojaĝoj ene de GDR al laboristoj. Ĝi estiĝis en la 1947-a jaro.[1]

Jam en Nazia Germanio oni estis organizinta ripozumtempon ŝtate: la organizaĵo tiam nomiĝis Kraft durch Freude. Antaŭe dum la Vajmara respubliko jes ja ankaŭ ekzistis similaj agoj fare de kelkaj sindikatoj. La GDR-turismo evoluis laŭ la politikaj planoj socialismaj, tute ne paralele al ferikutimoj en la uesta, libera parto de Germanlando aŭ aliaj okcidenteŭropaj ŝtatoj. Ekzemplodonaj estis en GDR la kutimoj de Sovetio. La konstitucio de GDR antaŭvidis garantiotan pagitan forpermeson al ĉiuj. Ĉioninkluzivvojaĝoj eksterlanden en hoteloj aŭ feriaj loĝejoj tamen ne ekzistis; oni inverse volis premii meritojn ĉelaborlokajn aŭ porsocialismajn. Sekve maleblis ekonomie - nek estis tio iam planita - plialtigi la ofertojn de subvenciataj vojaĝoj tiel, ke ĉiuj demandoj povus esti plenumitaj. La partio SED kaj aliaj ŝtataj aŭtoritaĵoj kreis en printempo 1953, en la kadro de la kampanjo Aktion Rose, per ŝtatigoj de konstruaĵoj ĉe Balta Maro (aparte ankaŭ sur la insulo Rügen), la bazon por sia ofertkapablo. Sciendas ke FDGB estis amasorganizaĵo kun fakte deviga membreco.

FDGB-Feriservoj "konkurencis" al entreprenferilokoj, al la vojaĝagentejo Reisebüro der DDR, al Jugendtourist kaj al (ŝtataj) tendarejoj. En 1984 la entreprenoj ofertis 413.000 feripasiglokojn, dume FDGB-Feriservoj povis havigi al la ripozserĉantoj 135.900 lokojn.[2] Ĝi posedis multajn malgrandajn objektojn (ĝis 50 ĉambroj) kaj dungadis multajn kunlaborantojn. Krom la marbordo de Balta Maro plaĉis ankaŭ Ercmontaro, Vogtlando, Turingia Arbaro, Elba Grejsmontaro kaj Harco. Krome ne forgesendas kiel celoj la meklenburgiaj lagoj, Spree-arbaro, la montoj proksime de Zittau, Supra Luzacio kaj aliaj regionaj feriaj kaj migradaj regionoj. La malcentraj lokoj ludonitis fare de privatuloj dom-/terenposedantoj al FDGB kiu mem disdonis la luprenitaĵojn. Por ĉiuj tiaj administradaĵoj kaj la prizorgo de la feriantoj ekzistis burooj kaj filioj en pli gravaj turismaj centroj kun malhonoroficiuloj. Koncerne la manĝadon oni ricevis kuponojn por lokaj gastejoj - elektitaj fare de FDGB.

La demando estis grandega ĉar, ankaŭ danke al la konsumo de okcidentgermana televido/radio, oni multflanke orientiĝis laŭ la kondiĉoj de kapitalisma Uest-Germanujo. Relative luksa estis la feriumado en Warnemünde en la Neptun-hotelo aŭ en altkvalitaj Interhotel-tranoktejoj (ekz. Panorama-hotelo en Oberhof).

FDGB-Feriservoj tenadis la turismajn ŝipojn Arkona, Fritz Heckert kaj Völkerfreundschaft. Sed ankaŭ la lokaj surplezurŝipaj memkompreneble malabundis (1962: 16.500 personoj, 1969: 4.000, 1989: 9.300[3]).

La financado reguligitis per fonduso nutrita el la membrokotizoj, la (malaltaj) individuaj alpagotaĵoj de la feriumantoj kaj el la ŝtata fisko. En 1989 la ŝtato alpagis 550 milionojn da markoj. Flanka politika tasko de FDGB-Feriservoj estis helpi la stabiligon de la ĝeneralaj cirkonstancoj; aliaflanke ĉiaj aferoj malperfekte funkciantaj imputitis al nekapeblaj ŝtataj instancoj kaj faritis multaj plendoj skribaj; temis ĉi tie pri malofta eblo kritiki oficialulojn.[4]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Christopher Görlich: Urlaub vom Staat. Tourismus in der DDR. Böhlau, Köln u. a. 2012, ISBN 978-3-412-20863-9.
  • Thomas Schaufuß: Die politische Rolle des FDGB-Feriendienstes. Duncker & Humblot, Berlin 2011, ISBN 978-3-428-83621-5.
  • Andreas Stirn: Traumschiffe des Sozialismus. Die Geschichte der DDR-Urlauberschiffe 1953–1990. 2. Aufl., Metropol-Verlag, Berlin 2011, ISBN 978-3-940938-79-4
  1. Thomas Schaufuß, Die politische Rolle, p. 34.
  2. Thomas Schaufuß, Die politische Rolle, p. 50.
  3. Artikolo Urlauberschiff; ĉe: FDGB-Lexikon. Funktion, Struktur, Kader und Entwicklung einer Massenorganisation der SED (1945-1990), Berlin 2009, ISBN 978-3-86872-240-6, Surrete
  4. Christopher Görlich, Urlaub, p. 265.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo FDGB-Feriendienst en la germana Vikipedio.

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
FDGB-Feriservoj
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?