Esperanto sen mitoj
Esperanto sen Mitoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ziko van Dijk | |
Eldonjaro | 1999 | |
Urbo | Antverpeno | |
Eldoninto | Flandra Esperanto-Ligo | |
Paĝoj | 311 | |
Esperanto sen Mitoj estas libro verkita de Ziko van Dijk kaj eldonita de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) el Antverpeno. Unua eldono, 311-paĝa, aperis en la jaro 1999. La dua, prilaborita eldono, 367-paĝa, sekvis kvar jarojn poste.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La verko pritraktas la oftajn propagandajn kaj informajn pretendojn de la esperantistaro, kaj asertas ke multe da tiuj estas falsaj aŭ naivaj. Ĝi havigas al la leganto proponojn por plibonigo de Esperanto-propagando.
La libro konsilas, kion oni laŭ la aŭtoro inkluzivu en informado pri Esperanto kaj kion ne. Same ĝi instruas, kiujn reklamajn formulojn la aŭtoro konsideras nepre evitendaj kaj kiujn konvenaj por publika varbado.
La libro laŭrubrike tralumigas ĉion, kio laŭ la aŭtoro konsistas el mitoj el la tradicia Esperanto-propagando. Jen la traktataj kampoj:
- Informado sen mitoj,
- Komunumo sen mitoj,
- Subtenantoj sen mitoj,
- Lingvo sen mitoj,
- Planlingvoj sen mitoj,
- Zamenhof sen mitoj,
- Manifestoj sen mitoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.