For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Ernfrid Malmgren.

Ernfrid Malmgren

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ernfrid Malmgren
Ernfrid Malmgren, 1950-aj jaroj
Ernfrid Malmgren, 1950-aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1899 (1899-11-03)
en Köping
Morto 28-an de marto 1970 (1970-03-28) (70-jaraĝa)
en Svedio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ernfrid Malmgren
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ernfrid Cart MALMGREN (naskiĝis la 3-an de novembro 1899 en Köping, mortis la 28-an de marto 1970[1] samtempe kun sia edzino Linnea Malmgren) estis sveda instruisto kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Direkciano de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) kaj fakestro de ĝiaj kursa, financa kaj statistika sekcioj de 1930. Sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1931. Sekretario de Sveda Instruista EF, 1929-1931. Prezidanto de Sveda Esperanta Turista Asocio kaj Esperanta Turista Komisiono (ETK). Organizis plurajn Esperanto-kursojn en Stokholmo kun ekster- kaj enlandaj instruistoj de 1928; oficialajn Esperanto-kursojn por svedaj instruistoj somere 1928 kaj dum 1929-1931, subvenciatajn de la registaro; prelegvojaĝojn de L. Sinha, 1929-1930, tiujn de Scherer, 1931. Efektivigis grandajn turistvojaĝojn inter Svedujo kaj Estonujo, 1929-1931, kune kun Henrik Seppik. Ĉefo-delegito de UEA, 1933. Ĝenerala sekretario por la UK en Stokholmo 1934. De lia ,Sistema Kurso de Esperanto' (kun Seppik), 1932, vendiĝis 5000 ekzempleroj dum 5 monatoj.

En 1934 li eniris la Estraron de UEA kaj okupiĝis precipe pri informado. En sia hejmo en Stokholmo li starigis Propagando-Centron, kaj dum la dua mondmilito li dissendis bultenojn pri la movado precipe en la okupitaj landoj.

Post la kunfandiĝo de Internacia Esperanto-Ligo kaj UEA en 1947 li fariĝis prezidanto. Malmgren, kiu ofte estis malsana, en 1956 rezignis kvankam reelektita en 1955. Malmgren en 1962 ricevis la titolon Honora Prezidanto.

  • Esperanto kaj ĝia instruado en lernejoj (laŭ materialo de Somera Pedagogia Semajno en Kranjska Gora de 26a julio ĝis 1a aŭgusto 1957, red. Peter Zlatnar, antauparolo de E. Malmgren. - Jugoslavia Esperanto-Federacio, 1959. - 200 p.)
  • La nuna stato de la instruado de la internacia lingvo en la lernejoj (Ivo Lapenna kunlabore kun E. Malmgren, D. Kennedy, 1963)
  • Allas andra spraak Esperanto (1957)
  • Amikaro adiaŭas amatan Stellan Engholm
  • La Esperanto-Klubo: kial fondi ĝin, kiel fondi ĝin, kiaj estu la programoj (1933)
  • Per kio ni amuzu nin? Societ- kaj dancludoj (de Jakob Rosenberg; Ernfrid Malmgren. - 1934
  • Systematický kurs mezinárodního jazyka Esperanto (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren - en la ĉeĥan trad. Ladislav Krajc. 1938)
  • Systematisk kurs i Esperanto (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren. - 1932)
  • Esperanto keele süstemaatiline kursus (Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren. - 1936)
  • Sveda kantareto (1931)

Pri Per kio ni amuzu nin?

Citaĵo
 Kolekto de 30 ludoj por ĉambro aŭ kampo, kun listo de garantiaĵoj. Interalie ĝi enhavas multajn ludojn familiarajn por ni ĉe Kristnaskaj festoj, kvankam eble sub alia nomo; kaj estas interese scii, ke oni same ludas ilin en Svedujo. Sekvas 26 dancludoj kaj “ĉenkantoj” : sed ili utilas nur al la scianto de la ludo kaj la melodio. Certe ĉiu grupa sekretario trovos en la libro utilajn ideojn por festkunvenoj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 354, Oktobro (1934)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La revuo Esperanto grandparte dediĉita al Malmgren

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Ernfrid Malmgren » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Hans Hermann Kürsteiner19471956Giorgio Canuto
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Ernfrid Malmgren
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?