Ernesto de Bavario (Kolonjo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ernesto de Bavario (apartigilo) |
Ernesto de Bavario (1554–1612) de la dinastio Vitelsbaĥoj estis princepiskopo de Freising, Hildesheim, Lieĝo, Monastero, princ-abato de la imperia abatejo Stablo-Malmedy, kaj de 1583 ĝis 1612 princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Kolonjo.
Li estis elektita en Kolonjo por konservi la katolikecon de Kolonjo kaj eviti ke Kolonjo kaj granda parto de norda Germanio fariĝu protestantaj, post kiam la antaŭa ĉefepiskopo, Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, konvertiĝis al protestantismo. Lian elekton tuj konfirmis la papo, malgraŭ la malpermeso de la Koncilio de Trento kontraŭ tia amasigo de ekleziaj postenoj.
Lin postsekvis dum du jarcentoj multaj Vitelsbaĥaj princoj sur la kolonja posteno.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.