For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Endoo Ŝuusaku.

Endoo Ŝuusaku

Endoo Ŝuusaku
Persona informo
遠藤 周作
Naskiĝo 27-an de marto 1923 (1923-03-27)
en Nishisugamo
Morto 29-an de septembro 1996 (1996-09-29) (73-jaraĝa)
en Keio University Hospital
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Hepatito kaj pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Preĝejo de Sankta Ignaco (2015–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj ĉinajapanafranca vd
Ŝtataneco Japanio
Japana Imperio (–1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Keio
Nada Junior and Senior High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Tsunehisa Endō (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Junko Endō (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ryūnosuke Endō (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
universitata instruisto
dramaturgo
scenaristo
romanisto
biografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1954– vd
Verkado
Verkoj Silento (Endoo Ŝuusaku) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ENDOO Shuusaku (遠藤 周作), 27-a de marto, 1923 – 29-a de septembro, 1996) estis konata japana verkisto de la dua duono de la 20-a jarcento, kaj verŝajne la plej grava kaj konata japana katolika verkisto. Li verkis ĉefe romanojn kaj novelojn. Kune kun Joŝijuki Ĝunnosuke, Jasuoka Ŝootaroo, Ŝono Ĝunzo, Agaŭa Hirojuki, Sono Ajako, and Miura Ŝumon, Endoo nombriĝas inter la t.n. "Tria Generacio", la tria grava grupo de verkistoj aperintaj post la 2-a mondmilito.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Endoo naskiĝis en Tokio en 1923, sed la gepatroj post nelonge translokiĝis al Manĉurio, kiun tiutempe okupadis Japanio. Post la divorciĝo de la gepatroj en 1933, li revenis al Japanio kun la patrino kaj loĝis en ŝia naskiĝurbo, Kobeo. Lia patrino konvertiĝis al Romkatolikismo kiam li estis juna infano, kaj Endoo adoleskis kaj maturiĝis kiel katoliko. Li baptiĝis en 1935, 12-jara, kaj ricevis la baptonomon Paŭlo.

Endoo studis la francan literaturon ĉe la Universitato de Liono de 1950 ĝis 1953.

En 1954, unu jaron post la fino de sia studado en Francio, Endoo geedziĝis kun Ŝikojaki Jura, violonĉelistino studanta ĉe la Pariza Konservatorio. Endoo malofte menciis sian privatan vivon publike, kaj laŭ oniscio la paro restis senfila.

Liaj libroj spegulas multajn el liaj spertoj en la vivo, inkluzive de la infanaĝo. Ekzemple: fremdado, pacientado (pri tuberkulozo), kaj katolike formita rigardado al la vivmoralo. Liaj roluloj ĝenerale luktas pri kompleksaj moralaj dilemoj, ofte atingante miksitajn aŭ tragikajn rezultojn. Tiurilate oni ofte komparas lian verkaron al tiu de la angla romanisto Graham Greene. Kaj Greene mem nonis Endoon unu el la plej bonaj verkistoj de la jarcento.

En 1995, la japana imperiestro Akihito aljuĝis al Endoo la Ordenon de Kulturo pro altaj literaturaj atingoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Blanka homo (Ŝiroi hito, 白い人) (1955)
  • Flava homo (Kiiroi hito, 黄色い人) (1955): Novelego en la formo de letero verkita de junulo, ne plu praktikanta katoliko, al sia eksa pastro, franca misiisto.
  • La maro kaj veneno (Umi to dokujaku, 海と毒薬) (1958) Romano; la scenejo estas plejparte malsanulejo en Fukuoka dum la 2-a mondmilito, kie oni mortige privivisekcias kaptitajn usonajn aersoldatojn. Filmo bazita sur la libro aperis en 1986.
  • Silento (Ĉinmoku, 沈黙) (1966)
  • Profunda rivero (Fukai kaŭa, 深い河) (1993)
  • 1955 Premio Akutagaŭa — Blanka homo (Ŝiroi hito, 白い人)
  • 1966 Premio Tanizaki — Silento (沈黙)

La Literatura Muzeo Endoo Ŝuusaku en Sotome, Nagasaki, estas dediĉita al liaj vivo kaj verkoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Endoo Ŝuusaku
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?