Emilia Szabłowska
Emilia Szabłowska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1986 (38-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Faculty of Education, University of Warsaw (en) |
Okupo | |
Okupo | sportisto |
Emilia Szabłowska (naskiĝis la 25-an de julio 1986 en Varsovio) estas pola piedbato-boksistino, plurfoja gajnintino de Mond-Pokaloj, vicmondĉampionino.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Vicmondĉampionino en duonkontakta piedbato-bokso, Turkio 2013.
Bronza medalistino de Mond-Pokalo 2007 (Koimbro, Portugalio).
Vicĉampionino de Eŭropo 2006 (Lisbono).
Plurfoje gajnis Mond-Pokalon: 2006 Hungario, kategorio 60 kg; 2006 Hungario, Turniro Grandchampion; 2006 Hungario, kategorio 55 kg; 2008 Hungario, kategorio 60 kg; 2010 Aŭstrio, kategorio 55 kg kaj 60 kg kune kun Pokalo de Eŭropo.
Ĉampionino de Pollando de junioroj 2004. Plurfoja ĉampionino de Pollando de senjoroj (2004, 2005, 2006, 2007, 2008, 2010), akademia ĉampionino de Pollando 2006 kaj 2007. Ennacia teamo de 2005. Sportistino de Sporta Klubo Piaseczno kaj Hektor Team Warszawa. Edukita de trejnistoj: Piotr Siegoczyński kaj Wojciech Ołtarzewski.
En internaciaj kaj landaj konkuroj akiris sume kelkdek, plimulte ormedalojn.
Konsiderata la plej bone frapanta pola reprezentantino de piedbato-bokso.
Ŝi havas la unuan majstran gradon – nigran zonon – 1 danno.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Diplomitino de Varsovia Universitato. Titolo de magistra laboraĵo: Piedbato-boksado kaj formigo de elektitaj movpsikologiaj scipovoj ĉe infanoj en frulerna aĝo.
En 2003 estis partoprenantino de la landa finalo de la konkurso de manekenoj Elite Model Look.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Polski Związek Kick-Boxingu Pola Asocio de Piedbato-bokso
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.