For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Eduard Werner.

Eduard Werner

Eduard Werner
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1966 (1966-04-21) (58-jaraĝa)
en Bendorf
Lingvoj suprasorabagermanamalsuprasorabaEsperantolitovalatvapolarusakaŝubasoraba
Okupo
Okupo universitata instruisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Eduard Werner (sorabe Edward Wornar, litove Edvardas Verneris, naskiĝis la 21-an de aprilo 1966 en Bendorf) estas germana slavisto kaj administra direktoro de la Instituto por Sorabaj Studoj ĉe la Universitato de Lepsiko.

Eduard Werner kreskis en Rejnlando-Palatinato. Li unue studis paleontologion en la bonna universitato, poste transiris al slavaj studoj kaj hindeŭropaj studoj, lernis interalie la rusan kaj polan, litovan, latvan kaj Esperanton,[1] kaj fine specialiĝis en sorabistiko.[2] En tiu tempo li ankaŭ membris en la studenta Esperanto-grupo de la bonna universitato, samkiel Klaus Dahmann, Thomas Pusch, Remi Rudaitytė, Horst Gruner, Eva Formaggio kaj multaj aliaj. En 1991 li finstudentiĝis.

Ekde 1993 li estis esplora asistanto en la lingvistika fako de la soraba instituto en Bautzen. Ekde 2003 li instruas Sorabajn Studojn en la Universitato de Leipzig kaj kiel tia ankaŭ estas la direktoro de la Instituto por Sorabaj Studoj.

Eduard Werner kun sia familio loĝas en Elstertrebnitz, Saksio,[3] kaj priskribas sin kiel "sorabon kun migra fono".[4] Li estas edziĝinta al litova esperantistino kaj havas du infanojn, kiuj hejme parolas sorabe kun la patro kaj litove kun la patrino,[2] sed ankaŭ tiom ofte estas en esperantistaj kunvenoj, ke same ili flue parolas la internacian lingvon, ne estante denaskaj esperantistoj kvankam ambaŭ gepatroj estas esperantistaj.

Publikaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Jana Šołćina, Edward Wornar: Obersorbisch im Selbststudium. Hornjoserbšćina za samostudij. Bautzen 2000, ISBN 3-7420-1779-9.
  • Eduard Werner: Die Verbalaffigierung im Obersorbischen. (= Schriften des Sorbischen Instituts. Band 34). Ludowe nakładnistwo Domowina Budyšin/Domowina-Verlag Bautzen, 2003. ISBN 978-3-7420-1940-0.
  • Edward Wornar: English-Upper Sorbian Learner's Dictionary. Jendelsko-hornjoserbski šulski slownik. Ludowe nakładnistwo Domowina Budyšin, 2007. ISBN 978-3-742011-86-2.
  • Eduard Werner: Traugott Xaverius Unruh, Von der Sorberwenden Wesenheit und Herkommen, eldonejo Reinecke & Voß, 2015. ISBN 978-3-942901-12-3.[5]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jörg Walser: artikolo "Einmalig, diese Professoren – Hochschullehrer, deren Lehrstühle in Deutschland einzigartig sind," '(germane: "Unikaj, ĉi tiuj profesoroj - universitataj instruistoj, kies katedroj estas unikaj en Germanio"), la 3-an de junio 2004, en la gazeto Die Zeit
  2. 2,0 2,1 Heidrun Böger: artikolo "Lehrkräfte für Sorbisch" (same germane: "instruistoj por la soraba"), en la gazeto Der Tagesspiegel" la 24-an de julio 2017.
  3. prezento de li en la eldonejo de la soraba kultura asocio Domowina
  4. priskribo de li en recenzo titolata "Das erstaunlich kühne Fragment eines vergessenen Forschers namens Traugott Xaverius Unruh" ("La mirige aŭdaca fragmento de forgesita esploristo nomita Traugott Xaverius Unruh"), en la reta gazeto Leipziger Internet Zeitung la 11-an de aprilo 2015
  5. artikolo "Fernöstliche Lausitz" - recenzo pri la libro pri la fikcia klerulo Traugott Xaverius Unruh en la retejo kreuzer-leipzig.de la 3-an de aŭgusto 2020
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Eduard Werner
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?