Dua Kabineto Kádár
Dua Kabineto Kádár | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 13-a de septembro 1961 - 30-a de junio 1965 | |
Antaŭulo | Kabineto Münnich | |
Sekvanto | Kabineto Kállai | |
Dua Kabineto Kádár estis la tria registaro post la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1961 kaj 1965 preskaŭ 4 jarojn. Ankaŭ en tiu periodo János Kádár estis ankaŭ partiestro, do li mem havis la plenan potencon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kádár tiel decidis en 1961, ke nun sufiĉas la pli milda politiko, tial li forprenis la ĉefministrecon de Ferenc Münnich kaj Kádár mem iĝis denove la ĉefministro. En la sama jaro finiĝis la plena kolĥoziĝo. Tiutempe jam oni konstruis betonajn loĝdomojn en ĉiuj urboj, fakte nivelo de la loĝado pliboniĝis. En 1963 3000 politikaj arestitoj liberiĝis (ne ĉiuj). Onidire tio estis pakto kun UNO: unuparte la arestitoj liberiĝis, aliparte UNO jam ne plu okupiĝis pri problemo de Hungario. Ankaŭ en 1963 tutlandaj balotoj okazis, sed tio nature ne influis la kabineton (ĉiuj kandidatoj estis kandidatoj de la komunistoj). En 1965 Kádár transdonis la ĉefminitrestrecon al Gyula Kállai.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- János Kádár – prezidanto de ministera konsilio (komprenu kiel ĉefministro)
- Kállai Gyula, Antal Apró, Béla Biszku, Lajos Fehér, Jenő Fock – vicĉefministroj
- János Pap – vicĉefministro ekde 1963
- János Pap – ministro pri enlandaj aferoj (ĝis 1963), poste András Benkei
- János Péter (ministro) - ministro pri eksteraj aferoj
- Pál Losonczi – ministro pri agrikulturo
- János Tausz – ministro pri enlanda komerco
- Jenő Incze – ministro pri ekstera komerco, poste József Bíró (ministro)
- Frigyes Doleschall – ministro pri sano, poste Zoltán Szabó (ministro)
- Imre Kovács (ministro) – ministro pri nutro
- Rezső Trautmann - ministro pri konstruo
- Lajos Czinege - ministro pri defendo
- Ferenc Nezvál – ministro pri justico
- Pál Ilku – ministro pri eduko
- János Csergő - ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio, poste Gyula Horgos
- Józsefné Nagy (Jolán Szarka) – ministro pri malpeza industrio
- Sándor Czottner - ministro peza industrio (nur komence, poste) Ferenc Lévárdi
- István Kossa – ministro transporto kaj poŝto, poste Imre Csanádi
- Ödön Kisházi - ministro pri laboro (nur komence, poste) József Veres (ministro)
- Rezső Nyers - ministro pri financo (nur komence, poste) Mátyás Tímár
- Miklós Ajtai (kemiisto) – ĉefo de Tutlanda Planada Oficejo en rango ministro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2015-03-18 per la retarkivo Wayback Machine hungare
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.