Daun (gento)
Daun | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
German noble family • familio | ||
Lando | Germanio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La gento Daun aŭ domo Daun estis pluraj nobelaj gentoj, kiuj origine venas el germana Rejnlando. Inter ili estis pluraj gravaj aŭstraj armeestroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La gento nomas sin de la urbeto Daun, hodiaŭ distrikturbo de la distrikto Vulkaneifel (Rejnlando-Palatinato), sude de la Hohe Eifel ĉe la rivero Lieser. La origina vico de la postaj regnaj grafoj kaj aŭstraj princoj komenciĝas ĉ. 1450, pot kiam la pli maljuna libera senjora gento de la senjoroj de Daun pereis en la jaro 1163. Tiam iu oficisto , Richardus de Duna, de tiu gento transprenis la nomon kaj la blazonon de liaj iamaj senjoroj. Dum jarcentoj ili regis de burgo Daun sub la supera potenco de la Treviraj princelektistoj en multaj lokoj en la regiono Ejfelo-Mezelo.[1]
Rejnlando
[redakti | redakti fonton]Komence de la 16a jarcento Wirich von Daun-Oberstein (* ĉ. 1473-1546) famiĝis kiel diplomato kaj militara komandanto. Per tio li ege pligrandigis la influon de la familio. Li estis filo de Melchior von Daun-Oberstein kaj nevo de la kolonja ĉefepiskopo Philipp von Daun-Oberstein. Post li fariĝis ĉefo kaj titolportanto de la senjorio Oberstein, graflando Falkenstein, senjorio Linnep, senjorio Broich kaj domo Bürgel. Krome li posedi parton de la graflando Limburg. Imperiestro Maximilian la 1a igis en la jaro 1518 el la senjorio Falkenstein graflando. Ekde tiam Wirich kaj siaj idoj nomis sin "Sinoroj al Daun-Falkenstein". Nurjam Wilhelm Wirich von Daun-Falkenstein endis la graflandon Falkenstein 1667 al duko Karl la 4a de Loreno. Per lai morto en la jaro 1682 pereis tiun linio.
Aŭstrio
[redakti | redakti fonton]Posedo
[redakti | redakti fonton]Rejnlanda Branĉo
[redakti | redakti fonton]- urbo Daun
- senjorio Oberstein
- Graflando Falkenstein
- senjorio Linnep
- senjorio Broich
- domo Bürgel
- Graflando Limburg
Aŭstria Branĉo
[redakti | redakti fonton]Blazono
[redakti | redakti fonton]Jam la pli malnova gento de la senjoroj de Daun verŝajne partis la „latison de Daun“ en sia blazono. Post la pereo de tiu familio en 1163 Richardus de Duna transprenis kune kun la nomo ankaŭ la blazono.
La "senjoroj al Daun-Falkenstein" portis la ruĝan oblikvan latison el la urba blazono de Daun kun la blazono de la graflando Falkenstein.
Personoj
[redakti | redakti fonton]Famaj Membroj de la familio estis:
- Philipp von Daun-Oberstein († 1515), ĉefspiskopo de Kolonjo
- Wirich V. von Daun-Falkenstein († 1546), fondinto de la linio Daun-Falkenstein
- Wilhelm Wirich von Daun-Falkenstein († 1682), la plej lasta el la liniio Daun-Falkenstein
- Wilhelm Johann Anton Graf Daun († 1706), aŭstra feldmarŝalo
- Heinrich Richard Lorenz Graf Daun († 1729), aŭstra felmarŝa-leŭtinanto
- Wirich Graf Daun († 1741), aŭstra feldmarŝalo
- Heinrich Dietrich Martin Joseph Graf Daun († 1761), aŭstra feldmarŝalo
- Leopold Graf Daun († 1766), aŭstra feldmarŝalo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Franz Gall: Österreichische Wappenkunde. Handbuch der Wappenwissenschaft. 2. Aufl. Böhlau Verlag, Wien 1992, S. 312, ISBN 3-205-05352-4.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gregor Brand, Leopold Joseph Graf Daun - Österreichischer Feldherr aus Eifler Geschlecht Arkivigite je 2014-05-02 per la retarkivo Wayback Machine, Eifelzeitung, 4. Juli 2012 (Zugriff am 3. Januar 2013)
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.