For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Colombier NE.

Colombier NE

- La mallongigo NE en Colombier NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Colombier.

Colombier
Blazono de Colombier
Blazono de Colombier
Blazono de Colombier
Kastelo de Colombier
Kastelo de Colombier
Kastelo de Colombier
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Milvignes
Geografia situo CH1903: 556472 / 201892 (mapo)46.9666666666676.8666666666667Koordinatoj: 46° 58′ N, 6° 52′ O; CH1903: 556472 / 201892 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 5592  (2010)
Areo 4,52 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 2013
Mapo de Colombier
Mapo de Colombier
Mapo de Colombier
v • d • r

Colombier estis ĝis fino de decembro 2012 svisa komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 5592 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 ĝi estis kunigita kun la komunumoj Auvernier kaj Bôle al la nova komunumo Milvignes.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Colombier situas ĉe la norda bordo de la Lago de Neŭŝatelo, proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Colombier ĉe la lagobordo kaj la vilaĝetoj Cottendart (sur alteco de 570 m s.m.) kaj Le Villaret (sur alteco de 600 m s.m.) ambaŭ ĉe la suda deklivo de Ĵuraso.

La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 4,52 km², de kiuj 20% estas kovritaj de arbaro, 41% servas por agrikulturo kaj 38% por setlado.[1]

Iamaj najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Colombier limis ĝis decembro 2012 en nordo al Corcelles-Cormondrèche, en oriento al Auvernier, en sudoriento al la Lago de Neŭŝatelo, en sudo al Boudry, en okcidento al Bôle, kaj en nordokcidento al Rochefort.

Tra Colombier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, al kiu ĝi disponas pri propra alveturejo. Colombier disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Laŭzano. La komunumo estas ankaŭ servata de la neŭŝatela tramlinio n-ro 5 de Neŭŝatelo al Boudry.

La unua dokumenta mencio de Colombier datiĝas el la jaro 1228 kiel Columbier.

Sub la hodiaŭa kastelo de Colombier estis trovitaj la restaĵoj de unu el la plej grandaj romiaj vilaoj en Svislando. La unua dokumenta mencio de Colombier datiĝas el la jaro 1228 kiel Columbier. La kastelo de Colombier estis dum mezepoko la sidejo de la Senjorujo de Colombier. En la jaro 1534 la grafo de Neŭŝatelo akiris la senjorujon. Ĝis 1832 Colombier estis la sidejo de neŭŝatela majorejo.[2]

En 2012 la kastelo de Colombier gastigas militan muzeon kaj lertigejon por soldatoj kaj policistoj.

Pere de la kunigo de Auvernier, Bôle kaj Colombier al la nova komunumo Milvignes la loko kun efiko de la 1-a de januaron 2013 ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.

La fervojkatastrofo de la 22-a de marto 1871

[redakti | redakti fonton]

La 22-an de maro 1871 en Colombier armea ekstratrajno, kiu transportis internitajn soldatojn de la franca Bourbakiarmeo, koliziis kun ŝarĝotrajno ŝarĝita de karbo. Mortis 22 homoj kaj vundiĝis 72. Ankoraŭ hodiaŭ monumento memorigas tiun katastrofon, kiu estis unu el la plej gravaj fervojakcidentoj en Svislando.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]



{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Colombier NE
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?