Christian Jacquiau
Christian Jacquiau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) |
Christian JACQUIAU estas franca ekonomikisto kaj verkisto, aŭtoro de Les Coulisses de la grande distribution (La kulisoj de la granda distribuado, 2000) kaj de Les Coulisses du commerce équitable (La kulisoj de la justa komerco, 2006). En la unua verko li kritikas enormajn profitojn de la granda kapitalismo en la distribuado; dum en la unua li denuncas la misuzojn faritajn en la nomo de la justa komerco.
Profesie, li ekkarieris kiel ekonomika konsilisto.
Lia teksto "Kiel la Sudo ribelas - Max Havelaar aŭ la ambigueco de la justa komerco" aperis en Esperanto en kolektiva verko Kien Afriko en la 21-a jarcento?.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kien Afriko en la 21-a jarcento?, Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto, 2010, 157 paĝoj, ISBN 978-2-918300-39-7 (= MAS-libro 46).
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.