La Merit-Ordeno estas medalo de Britio kaj la "Commonwealth" atribuita de la brita monarko. Ĝi estis kreita en 1902 de la reĝo Eduardo la 7-a (imitante la prusian Ordenon Por la Merito) kiel rekompenso por eksterordinaraj servoj en la armeo, la scienco, la arto aŭ la literaturo. La rare atribuitaj al la militistoj distingiĝis de la medaloj atribuitaj al civiluloj ĉar ĝi havis paron da krucitaj glavoj dorse de la centra medalo. La atribuo de tiu ordeno estas ekskluzivaĵo de la monarko kaj li/ŝi ne bezonas konsulti la registaron. Ĝi temas pri agnoskaĵo kiu multe prestiĝigas la ricevantojn. Ĝi en si mem ne kunportas titolon kiel aliaj britaj ordenoj sed pli gravas ol la aliaj.
La ordeno estis limigita al la suverenulo kaj al 24 membroj, sed la eksterlandanoj ankaŭ eblas inkluziviĝi aparte kiel "honoraj membroj". Ekde ĝia kreado, la ordeno estis malfermita por virinoj, kaj estis Florence Nightingale la unua virino kiuj ricevis tiun distingaĵon, en 1907. La ordeno ne donas nobelan aŭ alian statuson al la membroj, sed ili rajtas skribi la literojn OM post la nomo. La bildo konsistas el ruĝa kruco kun orumita krono en la supro. La medalbendo estas ruĝa kaj blua.
This browser is not supported by Wikiwand :( Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience. Please download and use one of the following browsers:
Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.
X
Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?
Oh no, there's been an error
Please help us solve this error by emailing us at support@wikiwand.com
Let us know what you've done that caused this error, what browser you're using, and whether you have any special extensions/add-ons installed.
Thank you!