Komercborso de Bonaero
Komercborso de Bonaero | |||
---|---|---|---|
konstruaĵo akcioborso | |||
Estiĝo | 1854 | ||
Lando | Argentino vd | ||
Situo | Bonaero | ||
Sidejo | Bonaero vd | ||
Situo | |||
Geografia situo | 34° 36′ 14″ S, 58° 22′ 15″ U (mapo)-34.60388889-58.37072222Koordinatoj: 34° 36′ 14″ S, 58° 22′ 15″ U (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://www.labolsa.com.ar/ | ||
La Komercborso de Bonaero aŭ en hispana Bolsa de Comercio de Buenos Aires (BCBA), fondita la 10-a de julio de 1854, estas la ĉefa borso de valoroj kaj financa centro de Argentino. Ties transagado estas ĉefe agado de entreprenoj, obligacioj, valutoj kaj por futuraj kontraktoj.
Temas pri civila asocio neenspezocela, estrita de reprezentantoj de la diversaj sektoroj de la entreprenaro, regulita de la Leĝo Nº 17.811,[1] kaj superrigardata de la Comisión Nacional de Valores de Argentina (Nacia Komisiono de Valoroj). Ĝi posedas Tribunalon por Ĝenerala Arbitracio, kreita en 1963, por arbitracii kaj peri diferencojn inter la partoprenantoj de la Borso.
Indikiloj de tiu boros estas Burcap, Merval, Índice General de la Bolsa, MAR, Indol kaj pogranda Indol.
La entreprenoj kiuj deziras valorigi siajn akciojn en la Komercborso de Bonaero devas informi ĉiun trian monaton pri siaj kontoj kaj havigi ĉiun koncernan informon. En 1999 funkciis en la Bolsa de Buenos Aires 134 entreprenoj.
Laŭ studo de 1999 fare de la Internacia Financa Korporacio, nome branĉo de la Monda Banko, la averaĝa valoro de la entreprenoj kiuj funkcias en la bonaera borso estas de 311,5 milionoj de dolaroj, kio metas Argentinon en la 30a rango inter la landoj kiuj havas akciajn merkatojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la Bolsa de Comercio de Buenos Aires
- Radio kaj TV de la Bolsa de Comercio de Buenos Aires Arkivigite je 2020-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Bolsar Arkivigite je 2012-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
- El Gran Inversor
- [1] Priskribo de la konstruaĵo de Alejandro Christophersen.
- [2] Alia priskribo de la konstruaĵo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Infoleg.mecon.gov.ar. Arkivita el la originalo je 2014-04-23. Alirita 2014-04-21.
34° 36′ 14″ S 58° 22′ 14.6″ U / 34.60389 °S, 58.370722 °U (mapo)
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.