For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Blua teo.

Blua teo

Blua teo.

Blua teo (el la ĉina 青茶, qīngchá)[1] estas teo el duonoksiditaj folioj de ĉinia kamelio en meza punkto, inter verda kaj nigra teoj. Ĝi estas konata internacie ankaŭ kiel oolongwūlóngchá (烏龍茶, teo de la nigra drako).

Blua teo estas farita ĉefe en Ĉinio kaj Tajvano. Post la rikolto, la folioj estas varmigitaj kaj ĉifitaj (mane aŭ maŝine), por ke la suko iom eliru el la folioj. Poste, la foliojn oni lasas en varma ejo, por ke ili iom oksidiĝu pro la oksigeno kaj la suko. Tio ŝanĝas la koloron de la folioj el verda en brunan, kaj ankaŭ ŝanĝas la guston. Oni poste tre varmigas ilin, por haltigi la oksidadon kaj por sekigi la foliojn.

Preparado

[redakti | redakti fonton]

Tiuj teoj povas esti preparataj kiel oni deziras (vidu ĉe Teo por teceremonioj), sed plej bonas la teceremonio Gong Fu Cha. Efektive, tiuj teoj postulas tre varman akvon, je 95 °C: tio estas la kaŭzo de uzado de Gong Fu Cha, ĉar ĝi konservas la varmon sufiĉe longe, por ke la gusto kaj odoroj (jes, multaj diversaj odoroj) eliru el la folioj.

Tuj post la servo de la teo en taso, kiam oni malplenigas ĝin, oni povas senti la diversajn kaj sinsekvantajn odorojn en ĝi (Gong-Fu-Cha-aj teserviloj kaj tasoj necesas). Ofte, la odoroj ŝanĝiĝas je ĉiuj 10-20 sekundoj. La plej ofte sentataj odoroj estas tiuj de kuko, kokosnukso, banano, vanilo, orkideo ktp.

La gustoj de tiu te-specoj estas ankaŭ tre diversaj kaj malsamaj: pajlo, kuko, fruktoj, floroj... kaj ofte miksitaj.

  • Dà Hóng Páo (ĉine: 大 紅袍) signifas "granda ruĝa mantelo", estas aparte multekosta specio de teo kultivata en la Wu-Yi-Montoj en Fuĝjana Provinco en Ĉinio..
  • Dong Ding Oolong (冬 顶 乌龙) (Oolong Frost-Pinto) kiu kreskas en la montoj de Nantou-Distrikto en Tajvano.
  • Tie Kuan Yin [Tje Kŭan Jin] eble estas la plej fama bluverda teo. La nomo signifas "teo de la fera Avalokiteŝvaro".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Oolong Tea (angle). Alirita 2016-05-01.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Blua teo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?