Batalo de la haringoj
La Batalo de la Haringoj estis armita konfrontado kadre de la sieĝo de Orléans, kiu estis fundamenta parto de la longa konflikto konata kiel Centjara Milito. En la Batalo de la Haringoj, granda franca forto intencis kapti provizkonvojon de la angloj. La stranga nomo estas pro la enhavo de la atakita konvojo: granda kvanto de sekigita haringo por nutrigi la trupojn kiuj sieĝis Orleanon. La angloj sukcesis disigi la francajn trupojn kaj venki.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.