Balustrado
Balustrado (el la franca: balustrade) estas vico da balustroj kun supra breto, ĉe la rando de teraso, balkono kaj similaj. Ĝi estas ankaŭ analoga barilo aŭ apogilo, starigita por eviti defalon. [1]
Laŭ Francisko Azorín balustrado estas Vico da balustroj kunfiksitaj de la ekstremoj, servanta kiel barilo ĉe teraso, balkono, ŝtuparo k.c.[2] Kaj li indikas etimologion el greka balaystion kaj latina balaustium, nome propra nomo de la granatarba floro.[3]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2005
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 30.
- ↑ Azorín, samloke.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.