Béla Gonda
Béla Gonda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1851 en Viničky |
Morto | 7-an de aŭgusto 1933 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1875) Ekonomia Akademio (–1876) |
Familio | |
Edz(in)o | Irma Nagy (en) |
Okupo | |
Okupo | hydraulic engineer (en) verkisto de nefikcio |
Béla GONDA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda Béla estis hungara inĝeniero, hidrologo, profesoro.
Béla Gonda [1] naskiĝis la 28-an de decembro 1851 en Hungara reĝlando en Szöllőske (nuntempa Viničky en Slovakio). Li mortis la 7-an de aŭgusto 1933 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Gonda frekventis kalvinanan gimnazion en Sárospatak, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato József en 1875, fine li plulernis en akademio de Magyaróvár unu jaron. Post siaj studoj li okupiĝis pri agrikultura hidrologio. Tiutempe li redaktis, eĉ fondis fakrevuojn. En 1878 li estis nomumita privata profesoro (li instruis en la menciita akademio kaj universitato), en la sama jaro li edziĝis. En 1882 li ricevis ĉefinĝenieran postenon en ministerio pri laboro kaj trafiko. En 1888 li vidviĝis kun 4 gefiloj. Liaj ĉefaj laboroj estis kanaligo de Fera Pordo, haveno de Csepel kaj mara esplorado de Adriatiko. En 1912 li pensiuliĝis. En 1918 li fondis presejon kun eldonejo kaj librovendejo.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az aldunai Vaskapu és az ottani többi zuhatag szabályozása (1892; ankaŭ germane kaj france)
- A magyar hajózás (1899; ankaŭ germane kaj france)
- A tengeralattjáró hajók (1915)
- Türr István életrajza (Biografio de István Türr), (1925)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.