Insularo
Insularo, arkipelago aŭ arĥipelago estas grupo da insuloj, kiuj konsistigas geografian, eble ankaŭ ekonomian kaj politikan unuon.
Antikve oni nomis la Egean Maron, kiu enhavas multajn insulojn, Arkipelago. La vorto devenas el la greka lingvo, en kiu ἀρχι- (arĥi-) prefikse signifas "ĉefa" kaj πέλαγος (pelagos) signifas "maro".
Juran difinon de insularo enhavas la UN-interkonsento pri mara juro (angla mallongigo: UNCLOS) de 1982. Ĝi insistas pri la unueco ne nur geografia, sed ankaŭ ekonomika kaj politika.
Konataj insularoj estas:
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.