For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Arĝenta pluvio.

Arĝenta pluvio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arĝenta pluvio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Pluvioj Pluvialis
Specio: Arĝenta pluvio Pluvialis squatarola
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arĝenta pluvio (Pluvialis squatarola) estas Ĥaradrioforma birdo el la familio Ĥaradriedoj en la genro pluvio.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas arktaj insuloj kaj marbordaj zonoj de norda Kanado kaj Alasko ĝis nordorienta Rusio.

Ili estas migrantaj birdoj kaj vintras en marbordaj zonoj el suda Kanado ĝis Argentino kaj el Britio kaj Danio al nordokcidenta Afriko kaj la Mediteranea maro, Hindio kaj Aŭstralio. Tiam ĝi ŝanĝas la nigrajn partojn al blanko. Ĉar ĝi povas vintri en suda hemisfero, tie fakte ĝi estas denove en somero.

Estas fortika specio kaj samgranda kiel orpluvio, 27-30 cm, sed iom pli larĝeta, kun pli fortaj bekoj kaj grandaj okuloj. Ĝia nuptoplumaro estas sube nigra, supre arĝent-griza; plej precize estas punktete nigroblanka en dorso kaj flugiloj. Kapo, nuko kaj malantaŭakolo estas blankegaj, dum vizaĝo -ekde okulo-, antaŭa kolo, brusto kaj antaŭa ventro estas nigraj. La malantaŭa ventro estas blanka. Desupre rigardante la flugantan arĝentan pluvion, ĝi havas blankan pugoplumaron kaj nigran plumaron ĉe akselo. Vintre ĝi havas brungrizan dorsan plumaron, sube blanketan. La beko kaj kruroj estas nigraj; en tiuj estas malantaŭa fingro. La plumaro de la junaj birdidoj estas flaveta, tiel ĝi estas konfuzebla kun idoj de orpluvio. Ĝenerale tiu specio estas simila al Pluvialis dominica, tamen tiu lasta estas flaveca kiam Pluvialis squatarola estas blankeca kaj vintre ili estas tute nigraj sube. Krome Pluvialis dominica ne havas malantaŭan fingron.

atentu la blankan pugan (vostan) plumaron
Pluvialis squatarola

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Ili faras neston surplanke en seka malferma loko bone videbla. Ĝi nestas sur la nordaj tundroj. La ino demetas du ĝis kvin makuletajn ovojn. La idoj tuje elnestiĝas. La gepatroj kondutas strange por malproksimigi fremdulojn.

Ĝia vokvoĉo estas doloreca, plilongigita "kli-e', tli-e'".

La arĝenta pluvio vivas ĉe marbordaj ŝlimbenkoj, sablaj bordoj, kie manĝas insektojn, etajn krabojn kaj krustulojn kaj vermojn.

La arĝenta pluvio estas protektita birdo de internaciaj traktatoj.

Listo de subspecioj

[redakti | redakti fonton]
  • Pluvialis squatarola cynosurae (Thayer & Bangs, 1914)
  • Pluvialis squatarola squatarola (Linnaeus, 1758)
  • Pluvialis squatarola tomkovichi Engelmoer & Roselaar, 1998

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Arĝenta pluvio
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?