Antal Valentiny
Antal Valentiny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1883 en Šamac |
Morto | 26-an de junio 1948 (65-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana • latina • antikva greka • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto bibliografo |
VALENTINY Antal (valentini) estis rumanuja hungara literaturhistoriisto, lingvisto, bibliografo naskita en Samac la 1-an de aprilo 1883 kaj mortinta en Kluĵo la 26-an de junio 1948.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Antal Valentiny finis la mezlernejon en Kalocsa kaj Segedo, la universitaton en Koloĵvaro pri helena kaj latina lingvoj en 1909. De 1901 li estis bibliotekisto de la universitata biblioteko de Koloĵvaro, de 1920 ĉefbibliotekisto, de 1940 direktoro. Li pensiuliĝis en 1942. En jaroj 1925-1927 li publikis sian vortaron rumana-hungara kaj hungara-rumana en Kluĵo, en 1924 la morfologion de la rumana lingvo kun titolo Tüzetes román alaktan. Li eldonis kune kun György Bónis la libron de Johano Jacobinus kanceliero de Transilvanujo (Kolozsvár, 1947). En 1934 aperis en la Erdélyi Tudományos Füzetek de li la kunmetaĵo bibliografia Az erdélyi magyar irodalom bibliográfiája ĝis 1939.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Az Erdélyi Múzeum Egyesület kiadványainak könyvészeti leírása 1859-1934 (Kolozsvár, 1934);
- Az Erdélyi Múzeum név- és szakmutatója 1874-1917. 1930-1937 (Kolozsvár, 1942).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon[1]
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.