For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Alois Jirásek.

Alois Jirásek

Alois Jirásek
La portretita Alois Jirásek de Jan Vilímek
La portretita Alois Jirásek de Jan Vilímek
Persona informo
Alois Jirásek
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1851
en Hronov, Aŭstra imperio
Morto 12-an de marto 1930
en Prago, Ĉeĥoslovakio
Tombo Hronov Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Birth house of Alois Jirásek vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alois Jirásek
Familio
Infanoj Božena Jelínková-Jirásková (en) Traduki, Jaromír Jirásek (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
dramaturgo
pedagogo
historiisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Ancient Bohemian Legends ❦
Bratrstvo ❦
F. L. Věk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alois JIRÁSEK (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1851 en Hronov - mortis la 12-an de marto 1930 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj precipe pri tri grandaj epokoj de la ĉeĥa historio: epoko de husanoj (15-a jarcento), epoko de rekatolikigo (17a kaj 18-a jarcento) kaj epoko de nacia revekiĝo (18a kaj 19a jc).

La husanan epokon priskribas romana trilogio Inter fluoj (konfliktoj inter la reĝo Venceslao la 4-a kaj ĉefepiskopo Jan z Jenštejna, kvereloj inter ĉeĥoj, germanoj kaj judoj en Prago 1380-1410), Kontraŭ ĉiujn (post morto de Jan Hus ekribelis la ĉeĥa popolo kontraŭ katolikoj en 1420) kaj Frataro (post malvenko de husanoj en 1434 agis lastaj husanaj trupoj en Slovakio) kaj drama trilogio Jan Hus, Jan Žižka, Jan Roháč. Memstaran romanon Husana reĝo Jirásek dediĉis al la reĝo Jiří z Poděbrad (1420-1471, reĝo ekde 1458).

Post malvenko de ĉeĥaj protestantoj en batalo apud Prago 1620 komenciĝis rekatolikigado de ĉeĥaj landoj (Bohemio, Moravio, Silezio). Liberaj protestantoj estis elpelitaj el la lando (ekz. Komenio), servutuloj devis akcepti katolikismon. Ĉeĥa literaturo, plejparte protestantisma, estis malpermesita, kio kaŭzis dekadencon de la ĉeĥa lingvo, parolata nur de nekleraj kamparanoj. La epokon priskribas romanoj Hundŝildanoj kaj Skalakoj (pri kampulaj ribeloj en 1695 kaj 1775) kaj Tenebro (pri persekutado de nekatolikoj 1740). La teatroj ofte prezentas fabelan dramon Lanterno, en kiu libera muelisto havas nur unu devon rilate al sia princino, nome lumi al ŝi per lanterno, kiam ŝi promenas tra arbaro. Ŝiaj administrantoj volas misuzi tiun devon por forpreni la liberecon de la muelisto.

En 1789 eldonis imperiestro Jozefo la 2-a dekreton pri religia toleremo kaj nuligo de senrajteco, kio ebligis al ĉeĥa junularo studi kaj reeldonadi malnovan literaturon. Estis startigita patriotisma movado, kiu dum kelkaj jardekoj reĉeĥigis Pragon, jam preskaŭ tute germanigitan. La movadon priskribis Jirásek en kvinvoluma romano F. L. VĚK kaj kvarvoluma Ĉe ni. Studentan movadon en revolucia jaro 1848 bildigas novelo Filozofia historio.

Por infanoj Jirásek prilaboris Malnovajn ĉeĥajn mitojn laŭ antikvaj kronikoj (ekde 12a jc). En fabeleca formo ili enhavas ankaŭ temojn de liaj grandaj romanoj (husanoj, hundŝildanoj).

Lia verkaro enhavas ankaŭ multajn malpli gravajn novelojn kaj teatraĵojn.

Verkaro de Alois Jirásek

[redakti | redakti fonton]
  • Viktora (1874, Viktora)
  • Skaláci (1875, Skalák-familio, Skalakoj)
  • Na dvoře vévodském (1877, Ĉe la duka kortego)
  • Povídky z hor (1878, Rakontoj el la montaro)
  • Filozofská historie (1878, Filozofia historieto)
  • Poklad (1881, Trezoro)
  • Psohlavci (1884, Hundkapuloj, Hundŝildanoj)
  • Černá hodinka (1882-1886, Nigra horeto)
  • Skály (1886, Rokoj)
  • Maryla (1887, Maryla)
  • Mezi proudy (1887-1890, trilogio Inter fluoj)
    • Dvojí dvůr (Du kortegoj)
    • Syn ohnivcův (Filo de la fajristo)
    • Do tří hlasů (Ĝis tri voĉoj)
  • Z Čech až na konec světa (1888, El Bohemio ĝis la mondofino)
  • Na Ostrově (1888, Sur la Insulo)
  • F. L. Věk (1888-1906, F. L. Věk)
  • Staré pověsti české (1894. Malnovaj ĉeĥaj mitoj)
  • Proti všem (1894, Kontraŭ ĉiujn)
  • U nás (1896-1903, Ĉe ni)
  • Bratrstvo (1899-1908, trilogio Frataro)
    • Bitva u Lučence (Batalo apud Lučenec)
    • Mária (Mária)
    • Žebráci (Almozuloj)
  • Z mých pamětí (1911, El miaj rememoroj)
  • Temno (1913-1915, Tenebro, Mallumo)
  • Husitský král (1919, Husana reĝo)
  • Vojnarka (1890, Vojnar-edzino)
  • Kolébka (1891, Lulilo)
  • Otec (1894, Patro)
  • M. D. Rettigová (1901, M. D. Rettigová)
  • Jan Žižka (1903, Johano Žižka)
  • Lucerna (1905, Lanterno)
  • Jan Hus (1911, Johano Hus)
  • Jan Roháč (1914, Johano Roháč)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Adiaŭo kaj foriro de Machovec en fremdlandon (el Mallumo), tr. Hladký Jaroslav Ligilo, X/1931, č. 10, s. 76
  • Mallumo (Temno) ĉapitro XXI, tr. Miloš Lukáš, Esperanto-Servo IV 195710-11 říjen-listopad
  • Cordatus Bohemus (el F.L. Vek), tr. Vuk Echtner, Ĉeĥoslovaka Antologio, s. 83, http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ Arkivigite je 2005-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • Filozofoj, tr. Jiří Svoboda, La Progreso, XIII, 1931, 9/10, p. 100-101
  • Golem, tr. Rudolf Fridrich, La Progreso XI/1923, 1, s. 2, Esperanto, 1926, s. 9
  • Herbejo kun rozarbustoj, tr. Rudolf Fridrich, La Progreso, VIII, 1925, 8, s. 83
  • La Hundkapuloj, (IV kap.), tr. Jiří Svoboda, La Progreso, X, 1927, 1/2, s. 3
  • Kiamaniere la idolanaj ĉeĥoj enterigadis mortintojn, tr. A. Kozáková, Esperantský zpravodaj, III, 1923, 7-8, s. 72
  • La konscienco, tr. Josef Barvíř, Český esperantista IV/1910
  • Maljunaj arboj, tr. B. Mráčková, La Progreso IV, 1922, Legu kaj parolu, s. 54, Suda Kruco, 1922,
  • Malnovurba astronomia horloĝo, tr. Sidonie Dlouhá, Legu kaj parolu, s. 77
  • Ponto de Karolo IV-a, tr. A. Černohorská, Esperantský zpravodaj III/1923, č. 4, s. 39
  • La saĝuloj, tr. Rudolf Fridrich, La Progreso II/1919, č. 4, s. 33
  • Malnovaj ĉeĥaj mitoj, tr. Josef Vondroušek, eLibrejo, http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ Arkivigite je 2005-03-13 per la retarkivo Wayback Machine

En manuskripto

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Alois Jirásek
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?