For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Alano la 3-a (Bretonio).

Alano la 3-a (Bretonio)

Alano la 3-a de Bretonio
Duko de Bretonio
Regado 1008-1040
Antaŭulo Gotfredo Bérenger
Persona informo
Naskiĝo 997
Morto 1040
en Nantes
Mortis per Veneno Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Fécamp Abbey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Familio
Patro Gotfredo Bérenger
Patrino Havoise de Normandio
Gefratoj Odo, Count of Penthièvre (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Bertha of Blois (en) Traduki (1018 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Conan la 2-a
Havoise de Bretonio, Geoffroy Grenonat (nelegitima).
Profesio
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
Grafo de Rennes
Dum 10081040
Antaŭulo Gotfredo la 1-a
Sekvanto Conan la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alano la 3-a, la Granda (dirata Rebrit aŭ Roebre, kiu signifas la granda en la bretona lingvo[1]) (997- 1-a de Oktobro 1040), filo kaj posteulo de Gotfredo Bérenger (fr: Geoffroy Bérenger), grafo de Rennes kaj duko de Bretonio, kaj de Havoise de Normandio, estis duko de Bretonio de 1008 ĝis 1040. Praido de Erispoe, li kelkfoje uzis la titolon de reĝo de Bretonio.

Genealogio de Alano la 3-a, duko de Bretonio

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Dekjara je la morto de sia patro, li apogis sin sur sia patrino, mortinta en la 22-a de Februaro 1034, poste sur la episkopoj de Nantes (Gautier) kaj de Vannes (lia onklo Judicaël), kaj sur la ĉefepiskopo de Dol-de-Bretagne (Junguené).

Unue, Alano la Tria militis kontraŭ la grafo de Anĝevio Foulque Nerra, poste kontraŭ la duko Roberto la 1-a de Normandio. Li omaĝis al Roberto, kiu, post ilia reamikiĝo, konfidis al li la kuratorecon de sia heredonto Guillaume le Bâtard okaze de sia deiro por pilgrimi al Jerusalemo en 1034.

En 1035, li konsistigis la apanaĝon de Pentievro por sia poste naskita frato Eudes, kiu estos ĝia unua grafo.

Roberto la Unua mortis en 1035 revenante de sia pilgrimado, Alano la 3a tiam decidis interveni en Normandio, pretekstante la protekton de la rajtoj de la estonta reĝo de Anglio, Vilhelmo, minacataj per la ribelo de parto de la normanda nobelaro. Fakte, li postulis la duklandon ĉar li estis la nepino de la duko Rikardo la Unua laŭ sia patrino. La ekspedicio fiaskis. Li mortis en tiu kampanjo, en Vimoutiers en 1040[2], pro veneniĝo. Li estis entombigita kun la unuaj dukoj de Normandio en la abateja preĝejo de la Trinité en Fécamp.

Edziĝo kaj idaro

[redakti | redakti fonton]

Edziĝinta en 1018 al Berta, filino de la grafo Eudes la 2-a de Blois, ili havis du infanojn :

  1. Conan, duko de Bretonio de 1040 ĝis 1066 sub la nomo Conan la 2-a,
  2. Havoise de Bretonio, kiu edziniĝos al Hoël de Kornvalo, kiu posteos Conan la 2-an en 1066 sur la trono de Bretonio.

Kun nekonata konkubino, Alano la Tria havis ankaŭ nelegitiman filon :

  • Geoffroy Grenonat dirata la Liphara, grafo de Rennes en 1066.

Aneksaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Abrégé chronologique de l'histoire de France, de François Eudes de Mézeray, p389
  2. Société d’Émulation des Côtes du Nord année 1913 Tome LI (p. 93-100) « Date de la mort d’Alain III »

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • André Chédeville & Noël-Yves Tonnerre La Bretagne féodale (XIe-XIIIe). Ouest-France Université Rennes (1987) (ISBN 2727200122).
  • Arthur de La Borderie Histoire de Bretagne: Tome troisième Règne du duc Alain III (1008-1040) (p. 6-13). Reeldono de Joseph Floch Presisto - eldonisto en Majeno (fr: Mayenne) (1975).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Bretonio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Alano la 3-a (Bretonio)
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?