Aksa kliniĝo
La aksa kliniĝo, aŭ aksa klineco, estas astronomia termino, kiu rilatas al la angulo de klineco de la rotacia akso de planedo rilate al la orto de ĝia orbita ebeno. Planedo kies akso de rotacio estas orta al la ebeno de sia orbito havas aksan kliniĝon de 0 °.
La aksa kliniĝo de la Tero varias inter 22°06' kaj 24°30' laŭ ciklo 41000-jara.
Aksa kliniĝo de kelkaj objektoj de la sunsistemo
[redakti | redakti fonton]Objekto | aksa kliniĝo (en °) |
---|---|
Merkuro | ~0,01 |
Venuso | 2,64 |
Tero | 23,439 281 |
Luno | 1,5424 |
Marso | 25,19 |
Cereso | ~4 |
2 Pallas | ~70 |
Jupitero | 3,13 |
Saturno | 26,73 |
Urano | 97,77 |
Netuno | 28,32 |
Plutono | 119,61 |
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ĉiela sfero ĉirkaŭ la terglobo: la angulo inter la ĉielekvatoro kaj la ekliptiko egalas la aksan kliniĝon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.