Agentejo Anadolu
Agentejo Anadolu | ||
---|---|---|
novaĵagentejo • ŝtata entrepreno vd | ||
Dum | 1920 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | novaĵagentejo | |
Fondintoj | Halide Edib Adıvar • Adnan Adıvar vd | |
Sidejo | Turkio | |
Lando | Turkio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Agentejo Anadolu (turke Anadolu Ajansı, laŭvorta traduko Anatolia Agentejo, mallongigita AA) estas ŝtate posedata novaĵagentejo en Turkio, do ĝi estas ŝtata entrepreno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Agentejo Anadolu estis fondita en 1920 dum la Milito por Turka Sendependiĝo fare de la ordo de Mustafa Kemal Atatürk. Ĉar la ĉefurbo de la Otomana Imperio – Konstantinopolo – estis sub la kontrolo de la otomana sultano, ĉiuj gazetoj estis ankaŭ sub la regado de la sultano kune kun britaj okupantoj, kaj estis necese por la revolucia registaro starigi komunikilon kaj novaĵreton por Anatolio kaj Rumelio, la sudaj balkanaj regionoj de la Otomana Imperio, nun la eŭropaj ŝtatoj de norde Bosnio kaj Hercegovino kaj Bulgario ĝis sude Grekio. Ĵurnalisto Yunus Nadi Abalıoğlu kaj verkisto Halide Edip, ambaŭ fuĝintaj el la okupita ĉefurbo, kunvenis en Geyve kaj konkludis, ke necesas nova turka gazetara agentejo. La agentejo estis oficiale lanĉita la 6-an de aprilo 1920, 17 tagojn antaŭ ol la Granda Nacia Asembleo de Turkio kunvenis unuafoje. Ĝi sciigis la unuan leĝaron pasigitan fare de la Asembleo, kiu establis la Respublikon de Turkio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Teksto Turkio blokas aliron al Vikipedio de aprilo 2017 Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.