For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Aŭtuno en la Printempo.

Aŭtuno en la Printempo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aŭtuno en la Printempo
Aŭtuno en la Printempo
Aŭtuno en la Printempo
Aŭtoro Ba Jin
Eldonjaro 1980
Urbo Pekino
Eldoninto Ĉina Esperanto-Eldonejo
Paĝoj 97
vdr

Aŭtuno en la Printempo estas mallonga novelo de la fama ĉina romanisto kaj esperantisto Ba Jin, verkita en 1932, esperantigita de Laŭlum, nome akademiano Li Shijun, en 1980 kaj publikigita esperante en Pekino en 1980. La titolo omaĝas la romanon Printempo en la Aŭtuno de Julio Baghy, kiun Ba Jin tradukis kaj rekomendis al ĉinaj legantoj.

Kromkovrilo de la Esperanta traduko.

Temas pri novelo kiu disvolviĝas ĉirkaŭ la amaj problemoj kaj duboj de ĉefrolulo Lin. Lin estas enamiĝinta de Rong kaj havas amikon Xu. Tiele amo kaj amikeco gravas kune kiel okazas en Frosta Nokto de la sama romanisto. Ĉi tie la amo inter Lin kaj Rong estas tro dolĉema kaj pli poezia ol verŝajna; la amdiroj estas tute poeziaj kaj alportas la leganton al muzika orientaĵo. Kontraste la amiko Xu avertas Lin pri netaŭgeco de lia amfrenezo. Lin ne nur pensas nure pri sia amo kaj amatino sed ankaŭ forgesas gravan okazintaĵon kiu kortuŝis sian familion, nome memmortigo de la frato de Lin, ankaŭ pro amproblemoj kaj forlaso farita de amatino.

En Frosta Nokto la minaco kiu akompanas la amanton estas la teruriga eblo, ke malsano mortigus la ĉefrolulon. Ĉi tie dekomence estas la ombro de la memmortigo de la frato, sed ankaŭ laŭ la pludaŭro de la historio la ombro de la eblo, ke Rong forlasus Lin.

El stila vidpunkto kontrastas en tiu verko la dolĉemo de la amparoloj kaj amscenoj kun antaŭvido de estonta malsukceso de la ama historio. Kiel ĉe Frosta Nokto oni uzas leterojn : Lin ekscias pri la memmortigo de la frato per letero -kaj ties vortoj funkcias kiel antaŭaverto pri lia propra fino, ekscias pri nereveno de la amatino per letero kaj fine du leteroj fermas la rakonton, per la unua -jam malfrue- Rong petas Lin venu vidi ŝin antaŭ sia morto, per la dua oni komunikas al Lin la morton de Rong.

Kontraste kun la detaloj de la ĉiutaga vivo kiu ludis grave en Frosta Nokto, nome laborkondiĉoj kaj laboreventoj, malriĉo, minaco de la japana invado, ktp., en Aŭtuno en la Printempo tute malaperas kaj la ama historio okupas la kernon de la verko; oni ne parolas pri laborkondiĉoj, lukto por mono, historia situacio, ktp. Eĉ kvankam ĉe la fono la amproblemoj estas kaŭzitaj de patraj decidoj, oni ne pridiskutas tiun socian problemon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Aŭtuno en la Printempo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?