For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for UK 1983.

UK 1983

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1983
Loko Budapeŝto,  Hungario
Ekde 30-a de julio 1983
Ĝis 6-a de aŭgusto 1983
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 68-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1983 en Budapeŝto, Hungario. Aliĝis 4834 personoj, sed la kongreso havis pli ol 5000 partoprenantojn[1] el minimume 51 landoj. Triafoje post 1929 kaj 1966 la kongreso gastis en Hungario.

La Alta Protektanto de la 68-a UK estis S-ro Sándor Gáspár, vicprezidanto de Hungara Popolrespubliko. Prezidanto de la LKK estis Endre Baráth.[2] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

La kongresa temo estis "Sociaj kaj lingvaj aspektoj de la moderna komunikado".

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Kongresa Universitato, kies sekretario estis Bruce Arne Sherwood. Dua serio de prelegoj okazis kadre de la Internacia Konferenco pri Esperantologio, organizita de Detlev Blanke.

Programoj

[redakti | redakti fonton]

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Kongresa Universitato, okazis en la interno de la UK kunsidoj de UEA, de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, pri Virina agado, Asembleo de Fakaj Asocioj, Institucio Hodler, Akademio de Esperanto, Seminario pri la Ĉe-metodo, kursoj pri Esperanto kaj pri la hungara, Tago de la Lernejo kaj ekster la kongreso okazis ankaŭ tute rilate la 39-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 23a ĝis la 30a de julio en Debrecen, Hungario, la 51a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, la 20-a Internacia Infana Kongreseto de la 30-a de julio ĝis la 6a de aŭgusto en Budapeŝto mem, 1-a Pedagogia Seminario de UEA de la 24-a ĝis la 30-a de julio 1983 en Gyula, Internacia Renkontiĝo Naturamika 20-a ĝis la 29-a de julio 1983 en Abaliget kaj Konferenco de KELI de la 23-a ĝis la 29-a de julio 1983.[3]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Nacia vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

La Komitato de UEA elektis en sia kunveno dum la kongreso la novan Estraron por la oficperiodo 1983–1986. Kiel prezidanto estis reelektita Grégoire Maertens.

Teatraĵoj prezentitaj

[redakti | redakti fonton]
  • Sen eliro de Jean-Paul Sartre, Teatro Esperanto de Parizo (TESPA).
  • Epifanio aŭ kiel vi volas de William Shakespeare, Bulgara Esperanto-Teatro.
  • Malnova komedio de Aleksej Arbuzov, Belka Beleva kaj Anani Anev, aktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro.
  • La mortintoj de Spoon River de Edgar L. Masters. Prezentis hungaroj.
  • La aŭroroj ĉi tie estas silentaj de Boris Vasiljev. Profesiaj aktoroj.
  • Ĉu vi vidis iam la piedsignon de l’ Profeto? de János Elem (pseŭdonimo de Márton Lengyel). Reĝisoris Igódi István.
  • La lasta magnetofonbendo de Krapp de Samuel Beckett. Prezentis Kálmán Szabó, hungara profesia aktoro.
  • Leteroj de Ildikó Pécsi, hungara profesia aktorino.
  • Zamenhof, monodramo de Jadwiga Gibczynska, pola aktorino.
  • Ni vivos de Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov)
  • Kiun ajn nomon vi havas de A. Wydrzyński, prezentita de Studio "P", amatora junulara ensemblo el Toruń, Pollando.
  • Johano la brava de Sándor Petőfi, pupteatraĵo prezentita de Bánky Roberto.

Ekskursoj

[redakti | redakti fonton]

Ekskursoj okazis al Budapeŝto mem, Esztergom, Veszprém, Kecskemét kaj Bugac, Eger, Szilvásvárad kaj Szalajka, al Danubo kaj Visegrád, al Abaújszántó, al Bakonybánk, Budafok, Tök kaj la montaro Buda; okazis ankaŭ postkongresaj ekskursoj al Veszprém kaj Gyor, Eger kaj Miskolc, kaj al la lago Balaton.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Simo Milojević: Budapeŝto por modelo kaj inspiro. "Esperanto" 1983, n-ro 9, p. 141: Kvankam vi legos aliloke en ĉi tiu revuo, ke la nombro de la aliĝintoj eventuale estis 4834, kaj trovos en aliaj movadaj periodaĵoj informon, ke tiu nombro estis, ĉu 5011, ĉu 5045, restas ekster ĉia dubo, ke dum la kongresa semajno en Budapeŝto ĉeestis kaj partoprenis tiom da esperantistoj, ke ili je pluraj centoj superis la nombron de 5000. Estus historia maljustaĵo, se la definitiva nombro saldiĝus alimaniere.
  2. "68-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Budapeŝto, 1983, paĝoj 4 kaj 6.
  3. "68-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Budapeŝto, 1983, paĝoj 9 kaj 47-51.
  4. "68-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Budapeŝto, 1983, paĝoj 20-31.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanto-renkontiĝo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Budapeŝto 1966Roterdamo 1967Madrido 1968Helsinki 1969Vieno 1970
Londono 1971Portlando 1972Beogrado 1973Hamburgo 1974Kopenhago 1975
Ateno 1976Rejkjaviko 1977Varna 1978Lucerno 1979Stokholmo 1980
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
UK 1983
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?