136557 Neleo
136557 Neleo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 136557 Neleus |
Aliaj nomoj | 5214 T-2; 2002 GE50 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | I. van Houten-Groeneveld, C. J. van Houten kaj Tom Gehrels |
Dato de malkovro | 25-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Greka tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
780,243 Gm (5,216 AU) 730,829 Gm (4,885 AU) 829,658 Gm (5,546 AU) |
Discentreco | 0,06333 |
Meza anomaliangulo | 319,303° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 9,960° |
Periodo | 4350,663 tagoj (11,911 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
277,794° |
Argum. de periapsido | 162,670° |
Terdistanco - Minimuma |
583,830 Gm (3,903 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,63 |
136557 Neleo estas troja asteroido de Jupitero, kiu orbitas kun iometa klinangulo, proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, do en la tiel nomata « Greka Tendaro ».[1].
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 25-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Dua Enketo pri Trojanoj" (angle Second Trojan Survey).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de Neleo, patro de la greko Nestoro, konata pro lia saĝo. Neleo, lia edzino Kloro kaj iliaj aliaj infanoj estis ekzilitaj en Mesinon. Pli malfrue, ĉiuj krom Nestoro estis mortigitaj de Heraklo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (136001–137000) | Poste: |
---|---|---|
(136556) 3299 T-2 | 136557 Neleo | (136558) 5429 T-2 |
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.