Simbolo de Marso
La Simbolo de Marso (♂) konsistas el cirklo el kies cirkonferenco sago eliras diagonale supren kaj dekstren. La cirklo kaj la sago reprezentas la ŝildon kaj lancon de la romia dio de milito Marso kaj ĝi estas uzita en pluraj lokoj:
- En astronomio kaj astrologio - la planedo Marso, kaj mardo, asociita kun Marso.
- En biologio - simbolante la viran sekson
- En alĥemio - simbolante la kemia elemento fero
La unikodo de la simbolo estas U+2642.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.