Ŝindo
Ŝindo estas ligna tegolo, kovranta konstruaĵojn. Ĝi estis tradicia kovraĵo en montaraj regionoj.
Ŝindoj estas uzata por kovri tegmentojn (vidu la bildon el Zakopane). Sed laŭregione ili foje ankaŭ kovras la murojn (vidu la bildon el Fritzlar).
Laŭ Francisko Azorín Ŝindo estas Maldika tabulo; plej ekstera, kiam oni sege tabuligas arbotrunkon; tabulo uzata por tegmenti.[1] Li indikas etimologion el la latina scindula, diminutivo de schidia (splito), el scindere (fendi).[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 192.
- ↑ Azorín, samloke.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.