Ŝerifo
Ŝerifo (kaj en la angla origine kaj oficiale sheriff) estas Ĉefa regna administranto en Anglia distrikto kaj Ĉefa policoficisto en Usona distrikto.[1] Sheriff estas la nomo por politika policestro kaj de publika justico funkcianta en diversaj angloparolantaj landoj (Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado) kaj por la persono kiu tenas tiun postenon. Tiu figuro havis fortan gravon en la kulturo de Sovaĝa okcidento kaj partikulare aperas tre ofte kiel ĉefrolulo en vakeraj filmoj, nome kiel pozitiva protagonisto.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.