Ŝablono (programado)
Ŝablono (angle template) estas unu el la manieroj, per kiuj estas realigata tiel nomata ĝenerala programado. La ŝablonoj haveblas en lingvoj C++, D (programlingvo), Java, C#, Eiffel, Haskell ktp.
Ŝablonoj ebligas i.a. kreadon de kodo sendependa de tipoj (do estas alternativo al la "macro"-funkcioj). Tio reduktas redundaĵojn de kodo.
Por uzi la ŝablonon necesas fari ĝian ekzemplon. Kreado de ekzemploj de ŝablonoj nomiĝas konkretigado.
La sintakso, kaj precipaj ecoj de ŝablonoj dependas de lingvo:
- Ŝablono (C++)
- Ŝablono (D)
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]#include <iostream>
template<typename T>
T abs(T x)
{
return x > 0 ? x : -x;
}
int main(void)
{
std::cout << "Absoluta valoro de -5 : " << abs<int>(-5) << std::endl; // Entjera versio de la funkcio
std::cout << "Absoluta valoro de 8.9f : " << abs<float>(8.9f) << std::endl; // Versio de la funkcio kun koma nombro
}
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.