Ĵerzeja teksaĵo
Ĵerzeja teksaĵo estas mola, certagrade elasta teksaĵo el fadenoj viskozaj aŭ viskozomiksaĵaj, lanaj aŭ lanomiksaĵaj, kotonaj aŭ silkaj. Ĝi havas fajnan zigzagan strukturon.
Ĵerzeja teksaĵo precipe uzatas por vestaĵoj sportaj kaj libertempaj, por subvestaĵoj kaj por litaĵoj. Ĵerzejaj litaĵoj estas agrable tuŝeblaj, molaj, bone ensuĉas kaj forkondukas de la homa korpo humidon.
La nomo de la teksaĵo probable devenas de la plej granda kaj plej konataj el la Manikinsuloj, la insulo Ĵerzejo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.