For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Ĥersona provinco.

Ĥersona provinco

Ĥersona provinco
(Херсонська область)
provinco
Ĥersona provinco en Ukrainio (klakmapo)Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provinco
Ĥersona provinco en Ukrainio (klakmapo)
Oficiala nomo: Херсонська область
Kromnomo: Ĥersonŝĉino
Lando Ukrainio Ukrainio
Historia regiono Ora Hordo
Najbaras kun
Riveroj Dnepro, Inhulec
Ĉefurbo Ĥersono
Areo 28 461 km² (2 846 100 ha)
Loĝantaro 1 001 598 (2022)
Denseco 35,19 loĝ./km²
Fondita 30-a de marto 1944
Guberniestro Hennadiy Lahuta

(ekde 26-a de oktobro 2021)

Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Telefona prefikso +380-55
Kodo ISO 3166-2 UA-65
AKU BT
Administra divido -
Rajonoj (Distriktoj) 18
Ĥersona provinco
Ĥersona provinco
Ĥersona provinco
Vikimedia Komunejo: Kherson Oblast
Retpaĝo: www.oda.kherson.ua

Ĥersona provinco (ukraine Херсонська область, ruse Херсонская область) estas unu el 24 provincoj de Ukrainio. La provinco situas en la suda parto de la lando ĉe la Nigra Maro kaj limas oriente la Zaporiĵan provinco, sude la Aŭtonoman Respublikon Krimeo, okcidente la Mikolajevan provincon kaj norde la Dnipropetrovskan provincon. Fine de 2022 en la provinco vivis 1 001 598 loĝantoj sur areo de 28 461 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La suda limo de la teritorio estas la bordo de la Nigra Maro, mallarĝa landoparto ligas ĝin kun la duoninsulo Krimeo. Oriente reto da akvaj areoj, insuloj kaj duoninsuloj ligas ĝin kun la Azova Maro. La provincon trafluas la rivero Dnepro, kiu estas en pluraj lokoj larĝigita per akvobaraĵoj kaj sude de la urbo Ĥersono iĝas vasta delto kun multaj insuloj, antaŭ ol enflui la Nigran Maron. Troviĝas ĉi tie ankaŭ akvorezervujo Kaĥovka.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La administra centro de la provinco estas urbo Ĥersono. La provinco havas:

  • 18 distriktojn;
  • 3 urbodistriktojn;
  • 260 komunumojn;
  • 697 loĝlokojn, inter ili:
Rivero Inhulec

La lokan memregadon plenumas la Ĥersona provinca konsilio, la ekzekutivo apartenas al la provinca ŝtat-administracio. La estro de la provinco estas la prezidanto de la ŝtat-administracio, kaj estas nomumata fare de la prezidento de Ukrainio. Nuntempe la postenon plenumas Boris Silenkov.

La plej grandaj kaj gravaj urboj de la provinco estas Ĥersono, Kaĥovka kaj Nova Kaĥovka. Aliaj: Oleŝki, Heniĉesk, Skadovsk, Hola Pristan, Berislav.

Ekonomio kaj transporto

[redakti | redakti fonton]

La provinco estas ĉefe agrikultura regiono, ĉefaj industriaj entreprenoj troviĝas en Ĥersono. Tra la provinco pasas kelkaj fervojoj, civilaj flughavenoj mankas.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Ekde 1996 la loĝantaro-kvanto en la provinco konstante malkreskas. En la jaro 2007 en la provinco loĝis 1 135 880 homoj. 60,4% de la loĝantaro loĝas en urboj kaj urbotipaj loĝlokoj, 39,6% — en vilaĝoj.

Loĝlokoj kun pli ol 7 mil loĝantoj
laŭ la stato de la 1-a de januaro 2007
Ĥersono 312,4 Novotroicke 11,1
Nova Kaĥovka 49,5 Ĉaplinka 10,2
Kaĥovka 37,9 Novooleksijivka 10,1
Cjurupinsk 31,1 Kalanĉak 10,0
Heniĉesk 20,7 Bilozerka 9,8
Skadovsk 19,2 Velika Lepetiĥa 9,0
Hola Pristan 15,1 Nova Majaĉka 7,3
Berislav 14,1 Velika Oleksandrivka 7,1
Antonivka 12,8 Kamiŝani 7,1
Tavrijsk 11,2

La provinco estas ĉefe agrikultura regiono.

N Indico Mezur-unuoj Kvanto en 2006
1 Eksportado de varoj milionoj da usonaj dolaroj 245,6
2 Specifa parto de la eksportado en la tutukrainia eksportado % 0,6
3 Importado de varoj milionoj da usonaj dolaroj 151,4
4 Specifa parto de la importado en la tutukrainia importado % 0,3
5 Saldo Eksporto-Importo milionoj da usonaj dolaroj 94,2
6 Mon-investoj milionoj da hrivnoj 1777,2
7 Averaĝa salajro hrivnoj (por la 1-a de januaro 2007) 826
8 Averaĝa salajro usonaj dolaroj (por la 1-a de januaro 2007) 163,6

Laŭ la informoj de la statistika komitato de Ukrainio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Ĥersona provinco
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?