Ŝugiin
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/The_Diet.jpg/220px-The_Diet.jpg)
La Ŝugiin (japane 衆議院) estas la unua el du ĉambroj de la parlamento de Japanio, kaj ankaŭ nomatas "ĉambro de reprezentantoj" respektive "domo de reprezentantoj". Ĝi konsistas el 480 deputitoj kaj politike superas la duan parlamentan ĉambron, nomata Sangiin.
Ambaŭ parlamentaj ĉambroj ekfunkciis laŭ la konstitucio de la Japana Imperio (大日本帝國憲法) valida ekde la 29-a de novembro 1890, kaj post la Dua Mondmilito restrukturiĝis kadre de la konstitucio de la 3-a de majo 1947.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.