Éva Csepregi
Éva Csepregi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csepreghy Éva Katalin |
Aliaj nomoj | Eva Sun • Eva |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Amkunulo | Péter Erdős (negocisto) Bob Heatlie (en) |
Infano | David Heatlie (en) ( Bob Heatlie (en) ) |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Éva Csepregi [ĉepregi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csepregi Éva estis hungara ŝlagrokantisto (soprano), aktoro.
Éva Csepregi[1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Éva Csepregi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1972, dum la lernejaj jaroj ŝi studis ankaŭ muzikon kaj kantadis en infana koruso de Hungara Radio, eĉ antaŭ la maturiĝo ŝi estis ano en ina kantista triopo. Ili partoprenis en televizia kantista konkurso. En la sekva jaro la triopo aliĝis al ŝlagrorkestro Neoton. Iom poste Csepregi iĝis la plej signifa en la orkestro. Ŝi havis amrilaton kun direktoro de la (tiam) sola muzikeldonejo, li estis 30 jarojn pli aĝa, ol ŝi. Ekde 1977 la orkestro venkis en festivaloj, ekzemple en 1983 en Japanio. En 1990 la direktoro mortis, Csepregi havis amrilaton kun en:Bob Heatlie, kiu jam pli frue estis komponisto de la muzikgrupo. Ŝi naskis filon en 1992, sed geedziĝo ne okazis, eĉ la kontakto ĉesis. Ŝi daŭris la kantadon, krome ŝi estis ankaŭ aktoro. Ŝi ricevis premiojn inter 1983-2018.
Ŝiaj plej sukcesaj ŝlagroj
[redakti | redakti fonton]- Holnap hajnalig
- 220 felett
- Nyár van
- Don Quijote
- Monte Carlo (1982)
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Berillet-Grédy: A kaktusz virága – Stéphanie
- Edith és Marlene - Marlene Dietrich
- István Zágon - Károly Nóti - Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo (teatra versio) - Mimi
- Coward: Vidám kísértet - Elvíra
- Russel: Shirley Valentine - titolrolo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2012-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- oficiala paĝo Arkivigite je 2019-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.